Serampore
| Serampore | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Okcident-Bengalio urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 712201 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 181 842 (2011) [+] | ||
| Loĝdenso | 15 676 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 22° 45′ N, 88° 20′ O (mapo)22.7588.34Koordinatoj: 22° 45′ N, 88° 20′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 17 m [+] | ||
| Areo | 11,6 km² (1 160 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Serampore bengale: শ্রীরামপুর (ankaŭ nomita Serampur, Srirampur, Srirampore, Ŝrirampur, Ŝrirampore) estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Hugli. La urbego apartenas al urbaro de Kolkato.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 Serampore havis 181 842 da loĝantoj kun legopovo 89%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Serampore situas laŭ rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 17 m super la marnivelo. Hugli-Ĉuĉura troviĝas 17, subŝtata ĉefurbo Kolkato 21, Kaljani 28, Barasat 33, Habra 36, Bangaon 62, Bordoman 73, Midnapore 108, tutlanda ĉefurbo Delhio 1290, Mumbajo 1663 kilometrojn (aere) .
Historio
[redakti | redakti fonton]Serampore estis parto de Dana Hindio sub la nomo Frederikurbo de 1755 ĝis 1845. Pli poste ĝi apartenis al la britoj ĝis 1947.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Serampore funkciis la unuaj du jutaj muelejoj de Bengalio kaj Hindio, eĉ ankaŭ la unua paperuzino. Ankaŭ nun la areo estas industriigita.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Serampore pluraj altlernejoj, institutoj funkcias.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La oficialaj lingvoj en Serampore estas la bengala kaj la angla.

Religio
[redakti | redakti fonton]En Serampore vivas plejparte hinduoj (90%), islamanoj (preskaŭ 9%), krome ekzistas iomete aliaj religioj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Laŭ klimato de Serampore estas la sama, ol la proksima Kolkato.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Serampore havas trairan fervojan linion ekde 1854, krome ekzistas loka fervoja linio al la proksimaj vilaĝoj. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego, sed la rivero havas nek fervojan, nek vojan pontojn; tial pramo funkcias al la alia riverbordo. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias en Kolkato.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
- biblioteko (la unua en Hindio)
- konstruaĵoj el la la dana erao
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Serampore naskiĝis Juktesvar Giri.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- Templo
- Iama dana kirko
- Iama dana konstruaĵo
- Altlerneja administraciejo





