Hugli-Ĉuĉura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Hugli-Ĉuĉura
Larĝa panoramo de Hugli-Ĉuĉura
Hugli-Ĉuĉura
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 179 931  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 22° 55′ N, 88° 24′ O (mapo)22.90888888888988.396666666667Koordinatoj: 22° 55′ N, 88° 24′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hugli-Ĉuĉura (Okcidenta Bengalio)
Hugli-Ĉuĉura (Okcidenta Bengalio)
DEC
Hugli-Ĉuĉura
Hugli-Ĉuĉura
Situo de Hugli-Ĉuĉura
Hugli-Ĉuĉura (Barato)
Hugli-Ĉuĉura (Barato)
DEC
Hugli-Ĉuĉura
Hugli-Ĉuĉura
Situo de Hugli-Ĉuĉura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hugli-Chuchura [+]
vdr

Hugli-Ĉuĉura bengale: হুগলি-চুঁচুড়া estas kuntirita urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Hugli, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.

Vojbildo en Hugli-Ĉuĉura

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Hugli-Ĉuĉura havis 177 833 da loĝantoj kun legopovo 91%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hugli-Ĉuĉura situas laŭ la dekstra bordo de rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 9 m super la marnivelo. La urbego sude kontaktiĝas kun Ĉandanagaro. Kaljani troviĝas 12, Serampore 17, Habra 30, subŝtata ĉefurbo Kolkato 36, Ŝantipur (Okcidenta Bengalio) 41, Bangaon 50, Bordoman 65, Midnapore 119, tutlanda ĉefurbo Delhio 1286, Mumbajo 1672 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Hugli-Ĉuĉura estis municipo formita per la fuzio de du urboj: Hugli kaj Ĉuĉura (konata ankaŭ Ĉinsura) en 1865. Ĝi apartenis al la brita kolonio. La unuigita urbo ludis gravan rolon en la bengala renesanco kaj la sendependeca movado.

Hugli[redakti | redakti fonton]

La urbo Hugli estis fondita en 1579 kiel komerca stacio fare de la portugaloj, sed la areo havas jam miljaran indiĝenan historion. Post longa prospero en 1629 la mogoloj forpelis la portugalojn, poste la urbeto fariĝis reĝa haveno de Bengalio. En 1640 la Brita Orienthinda Kompanio establis fabrikon ĉe Hugli. En 1656 ankaŭ la nederlandanoj konstruis fabrikon en la areo.

Horloĝa turo

Ĉuĉura[redakti | redakti fonton]

La nederlandanoj establis komercan stacion en Ĉuĉura en 1656, ĉar ili konsideris ĝin preferinda al sia antaŭa ĉefsidejo en Kolkato. En 1759 britaj soldatoj konkeris la garnizonon. Post la paco en 1814 la nederlandanoj rericevis Ĉuĉura, sed en 1825 interŝanĝo okazis pri teritorioj Sumatro kaj Bengalio. Sekve Ĉuĉura estis integrigita al la Brita Hindio ĝis la sendependeco en 1947.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hugli-Ĉuĉura estas kaj industria kaj agrikultura urbego.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Hugli-Ĉuĉura pluraj altlernejoj, institutoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj en Hugli-Ĉuĉura estas la bengala, angla kaj nederlanda lingvoj.

Templo

Religio[redakti | redakti fonton]

En Hugli-Ĉuĉura vivas plejparte hinduoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ klimato de Hugli-Ĉuĉura estas la sama, ol la proksima Kolkato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hugli-Ĉuĉura estas fervoja nodo kun 3 fervojaj haltejoj. La linioj kuras suden al Serampore, norden al Nabadvip, okcidenten al vilagoj, orienten al Barakpur tra fervoja ponto. Suda-norda ĉefvojo trairas la urbon, krome kuras flankovojo okcidenten. Laŭ la rivero ŝipoj trafikas. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias en Kolkato.

Malgranda baziliko

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans