Bamijano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO

Bamijan, ofica transskribo Bamiyan perse بامیان), estas la ĉefurbo de la samnoma provinco de centra Afganio, 2800 metrojn super la marnivelo, 2.500 loĝantoj (1981), 130 km norde de Kabulo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 34° 49′ 1″ N 67° 49′ 1″ O / 34.81694 °N, 67.81694 °O / 34.81694; 67.81694 (mapo)Koordinatoj: 34° 49′ 1″ N 67° 49′ 1″ O / 34.81694 °N, 67.81694 °O / 34.81694; 67.81694 (mapo).

Historio

Situante ĉe la silka vojo, Bamijan havis frue kontakton kun la budhismo. Sur klifo flanke de la Bamijan-valo monaĥoj de nordokcidenta Barato dum la 1-a jarcento starigis multajn sanktaĵojn. Precipe inter la 2-a kaj 7-a jarcentoj ekestis 750 sanktejoj kaj 10 monaĥejoj ene de klifoj ĉirkaŭ la historia urbo Bamijan. Kelkaj ejoj estis nur alireblaj per ŝtupetaroj, aliaj estis ornamataj per plafonaj kaj muraj pentraĵoj (parte konservitaj, parte marodaj) - la artaĵoj havis hindajn, helenajn kaj sasanidajn influojn. Ene de niĉoj de roka komplekso dum la 4-a jarcento estis skulptitaj du grandegaj orumaĵaj statuoj de budho Ŝakjamuno (53 kaj 36 metrojn altaj). La vizaĝo de la pli granda statuo estis movebla masko de pura oro, la okuloj estis de rubenoj kaj aliaj valorŝtonoj. Kurteno estis fermtirata antaŭ la vizaĝo kaj forigata vespere. Malantaŭ la okuloj estis kandeloj kiuj vespere lumigis la tutan valon. Lige al la araba-islama konkerado en la 13-a jarcento ĉesis la florepoko de la urbo. La budhista urbo komplete disfalis, la monaĥejoj estis elrabataj kaj suferis pezajn detruojn.

En 2001 la talibanoj ordonis leĝon pri la sistema detruo de ĉiaj neislamaj kultbildoj kaj establaĵoj en Afganio - precipe el la budhista periodo. Malgraŭ internaciaj protestoj, la statuoj estis krevigataj per raketoj kaj dinamito, asiste de pakistanaj kaj saudiaj islamistoj. La detruo kaŭzis tutmondan konsterniĝon kaj proteston.

Historiaj pruvoj

Unua pruvo por la historia urbo Bamijan estas la vojaĝpriskribo de la ĉina monaĥo Ŝienzan (aŭ Xuanxang) el la 7-a jarcento. Lia milojn kilometrojn longa vojaĝo, kiun li komencis en 625, en 632 portis lin al Bamijan. Li ekzakte priskribis la urbon kaj la monaĥejo-komplekson kun siaj statuoj. Pliaj pruvoj estas la riĉaj, buŝaj tradiciaj fabeloj de la hazaroj.

Arĥeologio kaj trovaĵoj

La pli granda statuo antaŭ la detruo de la talibanoj

Preciza alineo de la vojaĝpriskribo de Ŝienzan mencias ke ĉirkaŭ 2.000 metrojn nordoriente de la monaĥejoj troviĝis 310 metrojn longa statuo de kuŝanta budho. Ĉi-tiu estus la plej granda statuo de la homaro. Multaj sciencisto pridubas la ĝustecon de la notoj de Ŝienzan. Do profesoro Tarsi de la universitato de Strasburgo en 2003 komencis sistemajn elfosadojn ene de la arealo de la historia urbo. Ĝis hodiaŭ estis trovataj pluraj antaŭislamaj artefaktoj.

La svisa scientisto kaj eksa reĝo de Afganio Kasai varbas por projekto rekonstrui la destruajn statuojn.

Ekde 2002, Bamijan estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de UNESKO.

Rilataj temoj

grekeBudhoj el Bamijan grekeBamijana valo