Banatski Brestovac

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Banatski Brestovac, serbe Банатски Брестовац, germane Rustendorf, hungare Beresztóc [berestOc] estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Panĉevo. La oficiala hungara loknomo estis ĝis 1898 Bresztovácz.

Banatski Brestovac troviĝas en la verda municipo
Preĝejo de Banatski Brestovac
Tie estis la katolika preĝejo en Banatski Brestovac

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Banatski Brestovac troviĝas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Panĉevo troviĝas 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenis el 1717 en formo: "Praestowatz" havanta serbajn loĝantojn. En 1763 germanoj alvenis. En 1910 vivis en Beresztóc 3752 homoj (2379 germanoj, 1306 serboj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, poste al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la vilaĝon. En 1945 la germanoj deportiĝis kaj oni malkonstruis la romkatolikan preĝejon. En 2002 loĝis en Banatski Brestovac 3 517 homoj (3029 serboj, 97 ciganoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ortodoksa preĝejo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]