Banatsko Veliko Selo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banatsko Veliko Selo troviĝas en (verda) Municipo Kikinda en Serbio
Mapo pri municipo Kikinda
Estonta ortodoksa preĝejo en Banatsko Veliko Selo
Memordomo en Banatsko Veliko Selo
Iama katolika preĝejo en Banatsko Veliko Selo

Banatsko Veliko Selo, serbe Банатско Велико Село, hungare Bánátnagyfalu estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Kikinda. La loknomo signifas en ambaŭ lingvoj: Banato-granda-vilaĝo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Banatsko Veliko Selo situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, laŭ la rumana landlimo (kontraŭe Comlosu Mic troviĝas).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la turka erao en 1770 francoj kaj germanoj fondis tie 3 vilaĝojn: Saint Hubert, Charleville kaj Seultour. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Fine de la 2-a mondmilito la germanoj rifuĝis, serboj alvenis. En 2002 loĝis en Banatsko Veliko Selo 3034 homoj, (2922 serboj (96 %), 26 hungaroj, 14 ciganoj, 10 kroatoj kaj aliaj).

La preĝejo Sankta-Barbara en Seultour estis fondita la 1-an aŭguston de 1974. Seultour signifas france sola turo kaj turo estas simbola de sankta Barbara. Post la turka erao, kiam francoj de Loreno envenis nur estas tie unu turka turo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Seultour naskiĝis hungara inĝeniero Péter Esztó.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Memorloko pri katolika preĝejo en Banatsko Veliko Selo