Banujo
Banujo estas, ofte ovala ujo, en kiu povas bani sin homo (eblas ankaŭ bani en ĝi dombeston).
Banujoj ekzistas el la plej diversaj materialoj. Unuaj banujoj estis el ligno. Longtempe estis uzitaj banujoj el zinkita lado, kiuj troviĝis ĉefe en la kuirejo aŭ en la lavejo. Poste vendiĝis emajlitaj banujoj, unue el gisaĵo, ekde la komenco de la 1970-aj jaroj el ŝtala lado. Nuntempe oni fabrikas banujojn pli kaj pli el plasto. Pro altaj fabrikadokostoj kupraj kaj marmoraj banujoj estas maloftaj.
Banujoj en artoj
- La pentristo Jacques-Louis David bildigis Jean-Paul Marat, la popolan heroon de la franca revolucio, mortigitan en lia banujo en 1793, en sia pentraĵo La morto de Marat.
- La popartisto Tom Wesselmann titolis en 1963 unu el siaj grandformataj araĵoj "Bathtub No.3" (banujo numero 3, Museum Ludwig, Kolonjo).
- La amuzisto kaj desegnisto Loriot elektis banujon scenejo de absurda komunikado en la desegnofilmo: "La anaso restos ekstere!"
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke Filmeto pri la historio kaj fabrikado de banujo (germane) greke Fabrikado de banujo plasta, bildita rakonto ĉe Sendung mit der Maus (germane)