Baobabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Baobabo
Afrika Baobabo
Afrika Baobabo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Genro: Adansonia
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Baobabo (Adansonia), estas afrotropika kaj aŭstralazia genro el bombakacoj, kiu ĝenerale konstituas tre diktrunkajn (kelkfoje 9-metra diametro), vast-branĉarajn arbojn. Ĝi ĉefe troviĝas en la afrikaj savanoj sed ankaŭ en Aŭstralio. Frukto estas kukumsimila, kapsuleca, grizbruna, ligneca, ĝuebla, longa ĝis duonmetro, 15 cm larĝa, kun multaj brunaj grajnoj kaj acidete dolĉa karno, el kiu oni povas prepari refreŝigan trinkaĵon.

Kultura signifo

Oni diras, ke baobabo havas invertitajn radikojn, t.e, ke ĝiaj branĉoj estas vere radikoj. Afrikaj sklavoj kredis, ke vera branĉaro de baobabo aperus en Ameriko, kaj post la morto, la animoj de nigruloj revenus per ĝi ĝis la "radikoj" en Afriko. Pro tio, en Recifo oni plantis multajn baobabojn, por ke sklavoj senesperiĝu pri reveno al Afriko kaj iĝu kristanoj.

Baobaboj estas gravaj elementoj en verko "La Eta Princo".

Specioj

  • Adansonia digitata – Afrika Baobabo (nordorienta, meza, kaj suda Afriko)
  • Adansonia grandidieri – (Madagaskaro)
  • Adansonia gregorii (sin. A. gibbosa) – Aŭstralia baobabo (nordokcidenta Aŭstralio)
  • Adansonia madagascariensis – Madagaskara baobabo (Madagaskaro)
  • Adansonia perrieri – (Madagaskaro)
  • Adansonia rubrostipa (syn. A. fony) – (Madagaskaro)
  • Adansonia suarezensis – (Madagaskaro)
  • Adansonia za – Baobab (Madagaskaro)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.baobabs.com/Baobabs_species.htm Specioj (de plantovendejo "Le Jardin Naturel") greke http://www.baobabs.com/Baobabs_photos.htm Bildoj (sama retejo) greke http://www.madainfo.de/baobabs madagaskaraj specioj (germane) greke http://www.henriettesherbal.com/eclectic/kings/adansonia.html angla priskribo