Baptisma preĝdomo (Érd)
Aspekto
Baptisma preĝdomo de Érd | |
---|---|
![]() Baptisma preĝdomo en Érd
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Érd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | baptismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Adreso | 2030 Érd, Bajcsy-Zsilinszky u. 163. |
La baptisma preĝdomo estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en Érd, en loĝkvartalo Dombosváros [domboŝvAroŝ].
Historio
[redakti | redakti fonton]La baptisma eklezia grupo estis fondita en 1935. La diservoj okazis en pluraj privataj loĝejoj. La preĝdomo videbla nun estis konstruita en 1998.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝdomo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la svelta turo altiĝas, kiu altiras la atenton en sia ĉirkaŭaĵo. La enirejo situas tra la turo. La interna spaco estas kompleksa. Ĝi ricevas lumon ĉe du flankoj tra deklivaj vitraj surfacoj. Interne la oblikva plafono estas kovrita per ligno. En la centro staras rustika, ruĝa marmora ŝtono.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]