Baroka literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baroko estas movado kaj arta kaj kultura hegemonia en la 17a jarcento en granda parto de Eŭropo karaktera pro evoluo de la idearo kaj temaj kaj formalaj aspektoj de la Renesanco. La vido novplatona kaj idealisma de la mondo fare de la renesanco kriziĝis, kompleksiĝis, konfliktiĝis kaj iĝis kontraŭdira. La formalaj rimedoj intensiĝas al la serĉado de novaj vojoj por la arta esprimo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Dekomence la termino baroko estis uzata nur por la reprezentaj artoj, kaj nur ekde la 1920-aj jaroj oni komencas paroli pri la baroka literaturo, kvankam ties influperiodo situiĝas inter la 16a kaj 17a jarcentoj kaj tiele oni deduktas la ideon ke la baroka movado efikis ne nur super la formo kaj la plastiko, sed ankaŭ sur la literaturaj formoj. Plej grave estas la ideo ke akcepti la ekziston de baroko literatura supozas akcepti la barokon kiel movado de tipo ideologia, kaj ne nur formala kaj vidi ties profunda rilato kun la Kontraŭreformacio. Tamen tio kondukis al multaj al konsidero ke la Baroko transiris la Renesanco kaj tiuj prezentis ĝin kiel mala movado, kio ne estas tute certa.

La baroko kunportas renovigon de teknikoj kaj stiloj. En Eŭropo, kaj super ĉio kaj ekzemple en Hispanio, la Kontraŭreformacio influas grandkvante super tiu movado; la esprimoj italaj kiuj estis alvenintaj ekde la Renesanco asimiliĝis sed samtempe hispaniĝis kaj la teknikoj kaj stiloj adaptiĝas plie al la hispana tradicio.

La barokaj poetoj de la 17a jarcento, miksis tradiciajn strofojn kun novaj, tiele ili kultivis la terceton, la soneton, la kvarteton kaj aliajn kvarversojn. Ili uzis abunde retorikajn rimedojn ĉiatipe, serĉe disponon formalan troŝarĝita. Ne supozas rompon kun la renasenca klasicismo, sed oni intensigas la stilajn rimedojn de la renesanca arto, serĉe de ornama komplikeco, troigo de la rimedoj direktital al la sento, ĝis atingi solidigon de ĉio formala.

En la 17a jarcento kiam aperas la baroka movado oni intensigas ankaŭ la temojn kiuj jam estis uzitaj dum la Renesanco, sed ĉefe tiujn plej negativajn: efemereco de vivo, rapido per kiu la tempo fuĝas, malapero de la ĝuo, kompliko de la mondo kiu ĉirkaŭas la homon ktp.

En diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

La Literaturo de la 16a jarcento esprimiĝis per trankvila kaj ekvilibra stilo; la baroko de la 17a venas malstabiligi tiun serenecon kaj diversaj fortoj konfliktiĝas. Tiuj karakteroj estis ĝeneralaj en la tuta Eŭropo kaj en ĉiu lanado havis diferencajn nomojn:

En Hispanio[redakti | redakti fonton]

En Hispanio plej famaj poetoj barokaj estis Francisco de Quevedo kaj Luis de Góngora, kiuj estris malajn skolojn; same menciindas aliaj kiel la fratoj Argensola, Lope de Vega ktp.