Basto (planto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
laŭlonga sekco tra ksilemo (komplete dekstre) kaj floemo (meze ĝis dekstre). La malgrandaj cirkloj en la floemo estas la kibrila zono de la kribrotubaj ĉeloj, la solidaj zonoj en la floemo havas parenkimajn ĉelojn.
kversekco tra kvinjara pinotrunko

Basto estas la vivanta histo sub la ritidomo de arboj kaj aliaj lignaj plantoj (sekundara floemo). Tiu histo kondukas en akvo solvitaj nutraĵojsakarozo (la transportformo de glikozo), jonoj, sekundaraj substancoj – de la arbokrono ĝis la radikoj; malofte ankaŭ en kontraŭ direkto. La transporto de la radikoj al la krono okazas normale en la ksilemo).

La basto konsistas el kibriltubaj ĉeloj (en la kibriltuboj ), el akompanantaj ĉeloj, bastfibroj kaj rezerĉeloj. Tial la basthisto de vivanta arbo estas malseka kaj kompare al la ligno kaj ritidomotre mola, sed ĉiam tenaca kaj rezistema.

La floemfirbroj estas flekseblaj, longaj ĉeloj, sur kiuj estas molaj fibroj (ekzemple en linokanabo). La korkeca basto estas la protektotavolo de la tigo ka radikoj de plantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bastfibroj de arboj (precipe kverko, tilio, saliko kaj ulmo) estis jam uzataj en mezolitiko por malfajnaj plektaĵoj, retoj, rimenojn, ŝnuroj kaj tekstilaĵoj.[1][2]

Per "rostado", procedo por ricevi rezistemajn fibrojn, preparitaj materialoj oni trovis ĉikaŭ la Alpoj en malsekgrundaj setlejoj de la Neolitiko.[3] El la Cortaillod-kulturo kaj Egolzwiler kulturo troviĝis kverkan baston kaj tilian baston el la ŝnurceramika kulturo.[4][5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rast, A.: Die Verarbeitung von Bast. en: Die ersten Bauern. Pfahlbaufunde Europas. Forschungsberichte zur Ausstellung im Schweizerischen Landesmuseum. Zürich 1990, volumo 1, p. 119–121
  2. Rast-Eicher, A.: Die Textilien. In: J. Schibler u. a. (Hrsg.): Ökonomie und Ökologie neolithischer und bronzezeitlicher Ufersiedlungen am Zürichsee, Band A, Zürich 1997, S. 300–328
  3. Jens Lüning, Steinzeitliche Bauern in Deutschland. Habelt, Bonn 2000, S. 100
  4. Johannes Hoops, Heinrich Beck, Dieter Geuenich, Heiko Steuer: Stichwort „Wald“. Reallexikon der germanischen Altertumskunde, volumo 33, p.. 114–115
  5. Anne Reichert: Be- und Verarbeiten von Lindenbast. AEAS (Arbeitsgemeinschaft Experimentelle Archäologie der Schweiz), Anzeiger 2005, p. 5–7 (PDF)