Beáta Barnabás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beáta Barnabás
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1948 (1948-03-29) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologo
vdr

Beáta Barnabás [barnabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barnabás Beáta (Mária) estas hungara biologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (2007).

Beáta Barnabás [1] naskiĝis la 29-an de marto 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Beáta Barnabás frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1967-1972. Ŝi komencis sian karieron en agrara esplora instituto en Martonvásár, kie ŝi doktoriĝis en 1976. Ŝi ankaŭ ekinstruis en la universitato en 1979. Ŝi esploris eksterlande en Florido en 1986, en Nederlando en 1986. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1975-2012.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Storage of maize (Zea mays L.) pollen at –196 °C in liquid nitrogen (1976)
  • Effect of water loss on germination ability of maize (Zea mays L.) pollen (1985)
  • Direct effect of cholchicine on the microspore embryogenesis to produce dihaploid plants in wheat (Triticum aestivum L.) (1991)
  • In vitro androgenesis of wheat: from fundamentals to practical application (2001)
  • The effect of drought and heat stress on reproductive processes in cereals (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]