Loveresse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Beau-Site)
Loveresse
Blazono de Loveresse
Blazono de Loveresse
Blazono de Loveresse
Reconvilier kaj Loveresse
Reconvilier kaj Loveresse
Reconvilier kaj Loveresse (en la mezo supre)
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 584772 / 232480 (mapo)47.2430555555567.2375Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 14′ O; CH1903: 584772 / 232480 (mapo)
Nombro de loĝantoj 316
Areo 4,72 km²
Alteco 761 m super marnivelo
Poŝtkodo 2732
Komunumkodo 0696
Mapo de Loveresse
Mapo de Loveresse
Mapo de Loveresse
vdr


Loveresse estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 316 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loveresse situas en la Berna Ĵuraso en valkaldrono de la Valo de Tavannes norde de Reconvilier, proksimume 11 kilometrojn okcidente de Moutier kaj 10 kilometrojn norde de Bielo, ĉe la bordo de la rivero Birs. En Loveresse la rivero Trame alfluas al Birs. La komunumo Loveresse konsistas el la vilaĝo Loveresse, la orienta parto de la vilaĝeto Moulin de Loveresse, kaj la setlejoj Beau-Site kaj Champ Quiller.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,72 km², de kiuj 47,5% estas kovritaj de arbaro, 46,0% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Loveresse limas en nordo al Souboz, en nordoriento al Pontet, en sudoriento al Malleray, en sudokcidento al Reconvilier, kaj en nordokcidento al Saules.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Loveresse pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/30 de Bielo respektive La Chaux-de-Fonds tra Moutier al Delemonto. Al la vilaĝokerno mem kondukas flanka vojo de la kantona ĉefvojo. En la jaro 2016 estos malfermita la svisa aŭtovojo A16 tra la valo de Tavannes, kun propra alveturejo en Loveresse. Al la publika transportreto Loveresse ne posedas propran konekton, tamen la stacidomoj de Reconvilier kaj de Pontet ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sonceboz-Sombeval al Moutier atingeblas en kvaronhoro piede de la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Loveresse datiĝas el la jaro 1148 kiel Loveresce. Dum mezepoko Loveresse apartenis al la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo. [3] De 1793 ĝis 1797 Loveresse apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Loveresse fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Loveresse tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]