Belga konstitucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la belga konstitucio sur monero de 2 centimoj (cendoj)

La belga konstitucio aŭ formale la konstitucio de la Reĝlando Belgio estas la en ŝanĝita versio daŭre valida konstitucio de la ŝtato Belgio, kontinue valida ekde la 7-a de februaro 1831. La konstitucia teksto oficialas samrange en la nederlanda, franca kaj germana lingvoj[1].

Ekesto kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Post la malaliĝo de la katolikaj, sudaj, belgaj provincoj de la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj kadre de la belga revolucio de 1830, la nova belga ŝtato en 1831 donis al si konstitucion. La teksto orientiĝis laŭ la nederlanda konstitucio de 1814 - ambaŭ antaŭvidas la politikan reĝimon de konstitucia aŭ parlamenta monarkio. Post la ekesto, la konstitucio plurfoje esence ŝanĝiĝis, la lasta ŝanĝo estas tiu de februaro 1994, per kiu la belga centrisma ŝtato ŝanĝiĝis al federacio.

La belga konstitucio mem estis la modelo de multaj eŭropaj konstitucioj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ankaŭ la irana konstitucio de 1906, kiu kun iom da ŝanĝoj validis ĝis la irana revolucio de 1979, orientiĝis laŭ la belga modelo[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo 189 de la belga konstitucio
  2. Janet Afary: The Iranian Constitutional Revolution 1906-1911 (angle: "la irna konstitucia revolucio 1906-1911"). Novjorko, 1996, paĝo 108

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]