Saltu al enhavo

Bella ciao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bella ciao
E-titolo Belulino ĝis / Bela ĉaŭ
Artisto nekonata
Ĝenro Popola muziko
vdr

Bella ciao (elp. bela ĉaŭ, libere tradukita kiel "Belulino ĝis") estas italia partizana kanto ege konata en la tuta mondo. Ĝi naskiĝis ĉefe en la regiono ĉirkaŭ Bolonjo dum la dua mondmilito en la medio de partizanoj batalantaj kontraŭ la germanoj kaj la italaj faŝistoj en la montoj de la landoparto Emiljo (Emilia).

Ŝajne la melodio estas pli malnova kaj rilatas al kantoj de la rizolaboristinoj. La melodio estas popola melodio kaj historiistoj pri muziko disputas pri interkonsento pri el kiuj popolaj kantoj ĝi estis prenita. Same nekonata estas la verkinto de la vortoj.

Multaj kantistoj surbendigis la kanton en aliajn lingvojn, kiel ekzemple Anjo Amika kiu kantas ĝin en Esperanto (Bela ĉaŭ) dum la Naturamika Kultursemajno[1] en Rosas, Hispanio[2].

Italia teksto

Una mattina mi son svegliato,
o bella, ciao! bella, ciao! bella, ciao, ciao, ciao!
Una mattina mi son svegliato,
e ho trovato l'invasor.

O partigiano, portami via,
o bella, ciao! bella, ciao! bella, ciao, ciao, ciao!
O partigiano, portami via,
ché mi sento di morir.

E se io muoio da partigiano,
(E se io muoio sulla montagna)
o bella, ciao! bella, ciao! bella, ciao, ciao, ciao!
E se io muoio da partigiano,
(E se io muoio sulla montagna)
tu mi devi seppellir.

E seppellire lassù in montagna,
(E tu mi devi seppellire)
o bella, ciao! bella, ciao! bella, ciao, ciao, ciao!
E seppellire lassù in montagna,
(E tu mi devi seppellire)
sotto l'ombra di un bel fior.

Tutte le genti che passeranno,
(E tutti quelli che passeranno)
o bella, ciao! bella, ciao! bella, ciao, ciao, ciao!
Tutte le genti che passeranno,
(E tutti quelli che passeranno)
Mi diranno «Che bel fior!»
(E poi diranno «Che bel fior!»)

«È questo il fiore del partigiano»,
(E questo è il fiore del partigiano)
o bella, ciao! bella, ciao! bella, ciao, ciao, ciao!
«È questo il fiore del partigiano,
(E questo è il fiore del partigiano)
morto per la libertà!»
(che e' morto per la liberta')

Esperanta traduko

Iun matenon vekiĝis mi
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
Iun matenon vekiĝis mi
Kaj tie estis malamik’

Ho! Partizano forportu min
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
Ho! Partizano forportu min
Ĉar mi estas ĉe la mort’

Kaj se mi mortos kiel partizano
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
Kaj se mi mortos kiel partizano
Vi devos entombigi min

Mia tombo estu sur la montaro
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
Mia tombo estu sur la montaro
Ĉe la ombro de floreg’

Kaj la popolo tien ironta
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
Kaj la popolo tien ironta
Certe diros: “Bela flor’!”

Jen estas floro de partizano
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
“Jen estas floro de partizano
Mortis li por liberec’”


\relative c'  {
  \language "deutsch"
  \clef treble
  \key f \major
  \partial 4. a8 d e
  f8 d4.~ d8 a d e
  f8 d4.~ d8 a d e
  f4 e8 d f4 e8 d
  a'4 a a8 a g a
  b b4.~ b8 b a g
  b a4.~ a8 a g f
  e4 a f e
  d2 r8
  \bar "|."
}
\addlyrics {
  I -- un ma -- te -- non __
  ve -- ki ĝis -- mi -- i,
  Ho! Be -- lu -- lin, be -- lu -- lin,
  be -- lu -- lin ĝis ĝis
  I -- un ma -- te -- non ve -- ki -- ĝis mi -- i
  kaj ti -- e es -- tis mal -- a -- mik'
}

Omaĝkantoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (eo) Ekas la unua Naturamika Kultursemajno (NAKSE), HeKo 796 6-B, la 3-an de oktobro 22
  2. (eo) Lluis Llach en esperanto danke al andaluzoj, HeKo 798 7-B, la 13-an de oktobro 2022.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]