Belle de Jour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Belle de Jour (filmo))
Belle de Jour
filmo
Originala titolo Belle de jour
Originala lingvo franca lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 1967
Ĝenro filma dramo
Kameraado Sacha Vierny
Reĝisoro(j) Luis Buñuel
Produktisto(j) Robert kaj Raymond Hakim • Henri Baum
Scenaro Luis Buñuel • Jean-Claude Carrière • Joseph Kessel
Filmita en Parizo
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Michel Magne
Rolantoj Catherine Deneuve • Jean Sorel • Michel Piccoli • Francisco Rabal • Pierre Clémenti • Françoise Fabian • Macha Méril • Francis Blanche • Geneviève Page • Georges Marchal • Bernard Musson • Claude Cerval • François Maistre • Iska Khan • Louis Viret • Marc Eyraud • Marcel Charvey • Maria Latour • Michel Charrel • Marguerite Muni • Stéphane Bouy • Bernard Fresson • Luis Buñuel
Honorigoj Ora Leono
IMDb
vdr

Belle de Jour (trad. belulino de la tago) estas franca drama filmo de 1967. Ĝi estas bazita sur la samnoma romano (1928). La titolo de ĉi tiu filmo estas vortludo de la franca esprimo belle de nuit ("belulino de la nokto", kio signifas prostituitino).

La filmo gajnis la Oran Leonon kaj la Premion Pasinetti por Plej bona Filmo ĉe la Festivalo de Venecio de 1967.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Séverine Serizy, juna kaj bela dommastrino, estas nekapabla esti fizike intima kun sia edzo, d-ro Pierre Serizy. Tamen ili ankoraŭ amas unu la alian. Ŝia seksa vivo estas limigita al kompleksaj fantazioj implikantaj dominadon, katenadon kaj sadomasoĥismon. Pierre estas seniluziigita kun la frigeco de sia edzino direkte al li. Sed li tamen respektas ŝiajn dezirojn.

Vizitante ĉe skiejo, ili renkontas du amikojn, Henri Husson kaj Renée. Sed Séverine ne ŝatas la manieron de Husson kaj kiel li rigardas sian edzinon. Reen en Parizo, Séverine renkontiĝas kun Renée. Séverine lernas ke komuna amikino, Henriette, nun laboras en bordelo. Ĉe sia domo, Séverine ricevas rozojn de Husson. Ŝi estas maltrankviligita de la gesto. Ĉe la tenisejoj, Séverine renkontas Husson. Ili parolas pri Henriette kaj la "domoj de plezuro". Husson mencias altklasan bordelon al Séverine. Husson poste konfesas sian deziron al ŝi. Séverine, aliflanke, malaprobas liajn progresojn.

Séverine estas persekutita de siaj infanmemoroj. Tiuj inkluzivas unu en kiu viro ŝajnas tuŝi ŝin en malkonvena maniero. Séverine iras al la pridiskutita bordelo. La loko estas administrata de sinjorino Anaïs. Tiun posttagmezon Séverine donas servon al ŝia unua kliento. Komence, ŝi ne volas havi sekson. Sed tiam, ŝi respondas al la "firma mano" de sinjorino Anaïs. Séverine tiam ricevas la nomon "Belle de Jour" kaj iom post iome ŝi havas sekson kun la kliento. Séverine restas for unu semajnon, sed poste ŝi revenas al la bordelo. Ŝi komencas labori de la dua ĝis la kvina horo ĉiutage. kap poste Séverine revenas al sia edzo en la vesperoj.

Unun tagon, Husson venas por viziti Séverine ĉe ŝia domo. Ŝi tamen ne volas vidi lin. Ŝi fantazias havi sekson kun li dum ŝia edzo ĉeestas. La fizika rilato de Séverine kun ŝia edzo pliboniĝas. Ŝi komencas havi sekson kun li.

Séverine poste ekrilatiĝas kun juna gangstero nomita Marcel. Li ofertas al ŝi la emociojn kaj eksciton de ŝia fantazio. Marcel poste fariĝas tre postulema kaj ĵaluza. Séverine decidas postlasi la bordelon en interkonsento de Sinjorino Anaïs. Séverine ankaŭ zorgas pri Husson., ĉar li malkovris ŝian sekretan vivon ĉe la bordelo. Unu el la partneroj de Marcel sekvas Séverine al ŝia domo kaj Marcel vizitas ŝin. Li minacas rakonti ŝian sekreton al ŝia edzo. Ŝi petegas ke li foriru kaj li tion faras.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

  • Catherine Deneuve kiel Séverine Serizy, kaŝnomo Belle de Jour
  • Jean Sorel kiel Pierre Serizy
  • Michel Piccoli kiel Henri Husson
  • Geneviève Page kiel sinjorino Anaïs
  • Pierre Clémenti kiel Marcel
  • Françoise Fabian kiel Charlotte
  • Macha Méril kiel Renée
  • Maria Latour kiel Mathilde
  • Marguerite Muni kiel Pallas
  • Francis Blanche kiel Monsieur Adolphe
  • François Maistre kiel La profesoro
  • Georges Marchal kiel Duko
  • Francisco Rabal kiel Hyppolite

Kritikista respondo[redakti | redakti fonton]

En la filmrevizioretejo Rotten Tomatoes, Belle de Jour havas 95%-aprob-rangigon.  Roger Ebert donis al la filmo kvar el kvar steloj. Ĝi estis inkludita en lia listo de Grandaj Filmoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Belle de Jour (film) en la angla Vikipedio.