Saltu al enhavo

Benny Hill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benny Hill
Persona informo
Naskonomo Alfred Hawthorne Hill
Naskiĝo 21-an de januaro 1924 (1924-01-21)
en Southampton
Morto 20-an de aprilo 1992 (1992-04-20) (68-jaraĝa)
en Teddington
Mortokialo Koronaria trombozo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Hollybrook Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Bournemouth School (en) Traduki
Richard Taunton Sixth Form College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo aktoro
kantisto
scenaristo
filmaktoro
komikisto
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.bennyhill.org/
vdr

Alfred Hawthorn "Benny" HILL (la 21-an de januaro 1924 - la 20-an de aprilo 1992) estis brita komikisto, aktoro kaj kantisto. Li akiris famon dank al sia televidserio - The Benny Hill Show.

Benny Hill estis naskita al Helen kaj Alfred Hawthorne en Southampton. Lia patro kaj avo estis ambaŭ klaŭnoj en la cirko. Post fino de siaj studoj en knaba kolegio, li laboris kiel laktisto, pontfunkciigisto, ŝoforo kaj tamburisto.

En 1942, dum 2-a Mondmilito, li estis rekrutita en la Britan Armeon kaj trejnis por esti mekanikisto. Li estis postenigita en Normandio kaj funkciis kiel mekanikisto kaj serĉlumfunkciigisto tie.

Li akiris sian unuan piedtenejon en la distra industrio kiam li estis nomumita asistanta reĝisoro, kaj ankaŭ komencis labori kiel komikisto - unue en komunumkluboj kaj tiam en noktokluboj kaj teatroj. Li ŝanĝis sian antaŭnomon al "Benny" kiel tributo al la usona komikisto Jack Benny. Lia unua profesia apero antaŭ spektantaro estis en komuna spektaklo kun Reg Varney. Peter Sellers, kiu ankoraŭ estis nekonata tiutempe, ankaŭ provis esti akceptita por la posteno.

Lia unua apero en televido estis en 1949. En la fruaj 1950-aj jaroj li prezentis skeĉojn en la radio. En 1955 li ricevis sian propran televidprogramon en BBC 1 por la unua fojo. Lia unua apero en la kino estis en 1956 en la filmo "Who Done It?" (Kiu faris tion).

En 1969, li translokiĝis de la BBC al la brita elsendoreto Thames, kie li premieris la serion de skeĉoj "The Benny Hill Show (La Benny Hill Prezento)". La serio estis daŭre elsendita ĝis 1989, kaj estis elsendita en pli ol cent landoj. La skeĉoj, kiuj ofte enhavis seksajn aludojn, elmontris lian talenton de slapstiko, pantomimo kaj parodiartisto. Hill ludis diversajn rolojn en tiuj skeĉoj, ŝanĝante kostumojn ofte. Ĉiu epizodo de la serio finiĝis kun ĉassceno kiu estis filmita en alta rapido, akompanita de la melodio de la Yachty Sax. Rezulte la sukceson de la serio, Hill baldaŭ iĝis tre populara komikisto. Li estis alte estimata en Usono, eble eĉ pli ol en lia naskiĝlando. En 1991, la programo estis malkontinuita, pro la altaj produktokostoj de la programo kaj malaltaj spektadnombroj.

Iom da tempo post kiam lia programo estis forigita, Hill komencis labori pri nova serio de programoj, destinitaj por usona televido, nomita "Benny Hill's World Tour". Tamen, pro lia baldaŭa morto nur kelkaj epizodoj estis produktitaj.

Hill ankaŭ estis talenta kantisto, kaj lia kanto Ernie pintis la UK-furorliston dum pluraj semajnoj.

De la mezo de la 1980-aj jaroj, lia sano plimalboniĝis kaj liaj kuracistoj asertis ke li devas perdi pezon. Ili eĉ rekomendis ke li suferu pretervojan operacion sur sia koro, kiun li rifuzis.

Hill neniam geedziĝis.

Benny Hill mortis trofrue la 20-an de aprilo 1992 en sia loĝejo en Londono, en la aĝo de 68, plej verŝajne pro koratako. Lia kadavro estis trovita nur kelkajn tagojn post lia morto. Lia riĉaĵo, taksita je 10 milionoj da pundoj, estis dividita inter liaj sep nevoj kaj nevinoj.

Lia tombo en Southampton estis enrompita fare de ŝtelistoj post kiam onidiroj disvastiĝis ke li estis entombigita kun liaj juvelaĵoj.

Filmografio

[redakti | redakti fonton]

Televidaj programoj

[redakti | redakti fonton]
  • Hi There ‏ (1949)
  • The Service Show ‏ (1952)
  • Show Case ‏ (1953)
  • The Benny Hill Show ‏ (1969-1989)
  • Who Done It? ‏ (1956)
  • Light Up the Sky ‏ (1960)
  • Those Magnificent Men in their Flying Machines; Or, How I Flew from London to Paris in 25 Hours 11 Minutes (1965)
  • Chitty Chitty Bang Bang (1968)
  • The Italian Job (1969)
  • The Waiters ‏ (1969)
  • The Best of Benny Hill ‏ (1974)

Libraj fontoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  •  . Benny Hill. List of appearances on television, radio and record. Laugh Magazine (2001).