Slapstiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anonco por Punch kaj Judy montranta Punch per sia slapstiko (1910)
frapa burleska sceno de la filmo de 1915 Charlie Chaplin His New Job (lia nova laboro). Chaplin komencis sian filmkarieron kiel fizika komikulo, kaj lia posta laboro daŭre enhavis elementojn de burleskaĵo.

Slapstiko ( angle : Slapstick, signifante bastona frapo) estas ĝenro en komedio, formo de troiga komedio, kiu kombinas la uzon de fizika movado bruigaj en amuza maniero. Famaj ekzemploj de slapstiko estas glito sur la bananan ŝelon kaj tortofrapo, ĵeto de kuko al la vizaĝo de homo.

La stilo devenas de Commedia del Arte, kiu implikis multe da fizika perforto flanke de Arlekeno, klaŭno frapanta per bastono. La stilo estis vaste disvolvigita en la "Ora Epoko" de mutaj filmoj, ĉefroligitaj de famaj burleskaj aktoroj kiel Buster Keaton, Charlie Chaplin, la fratoj Marx, Laurel kaj Hardy (dika kaj maldika), Lucille Ball, La Tri Klaŭnoj kaj Rowan Atkinson rolante kiel S-ro Bean.

Slapstiko ankaŭ tre oftas en bildstrioj, kiel Tom kaj Jerry kaj Rod-Runner, en kiuj perforto povas esti prezentita tromulte ke en la realo.

La origino de la nomo fontas en aparato uzita en la Commedia dell'Arte. La aparato estis farita el du maldikaj lignaj stangoj, kiuj aspektis kiel vesperto, kaj kiam oni batis ĝin malpeze, okazis laŭta eksplodo. La aparato, nomata bataccio en la itala kaj slapstick en la angla, permesas al ludantoj frapi unu la alian ree, kun preskaŭ neniu damaĝo. Fakte ĝi estis tre frua formo de specialaj efektoj.

Kvankam burlesko en ĝenerale estas konsiderata malaktuala, ĝi ankoraŭ ekzistas en multaj komediaj filmoj, kvankam ĝi kutime ne estas identigita kiel tia.