Saltu al enhavo

Bergen (distrikto Celle)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bergen
Blazono
Bergen (distrikto Celle) (Germanio)
Bergen (distrikto Celle) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • Einheitsgemeinde
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Celle
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05051
Poŝtkodo 29303
Aŭtomobila kodo CE
Oficiala Municipokodo 03351004
Subdivido 13 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Rainer Prokop
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Deichend 3 - 7
29303 Bergen
Demografio
Loĝantaro 12927 (stato 2023-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 49′ N, 9° 58′ O (mapo)52.8102777777789.9611111111111Koordinatoj: 52° 49′ N, 9° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 77 m
Areo 163,77 km²
Oficiala retejo https://www.bergen-online.de/
vdr

Bergen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Celle de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2023 la urbo havis 12 927 loĝantojn sur areo de 164,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 82 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la urbo Wietzendorf en la najbara distrikto distrikto Heidekreis norde, la komunumoj Südheide nordoriente kaj Eschede oriente, la urbo Celle sude kaj la komunumo Winsen (Aller) sudokcidente. Pri la NATO-areo tute okcidente vidu sube.

urbodomo ("Rathaus")
kultura centro "Stadthaus"
historia endoma fajrejo en la etnografia muzeo
etnografia muzeo Römstedthaus

Urbopartoj

[redakti | redakti fonton]

Belsen estas vilaĝo en la urboparto Bergen. La vilaĝo, kies origina loko kuŝas ĉirkaŭ 3 kilometrojn sudokcidente de Bergen, havis 331 loĝantojn (en la 31a de decembro 2000). La koncentrejo Bergen-Belsen estis nomita laŭ ĝi. Nuntempe Belsen estas dominata de la iama Britarmea Bazo de Hohne (germane: Lager Hohne) sur la bordo de la pafejoj de NATO (en la helgriza-malhelruĝa mapo dekstre la pafejoj de NATO estas kolorigataj plu malhelgrize, oriente apud la komunuma areo, kiu estas kolorigata malhelruĝe).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]