Berilia karbonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berilia karbonato
Kemia formulo
BeCO3
Berilia karbonato
Plata kemia strukturo de la
Berilia karbonato
Berilia karbonato
Tridimensia kemia strukturo de la Berilia karbonato
Blankaj kristaloj de berilia karbonato
Blankaj kristaloj de berilia karbonato.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Karbonato de berilio
CAS-numero-kodo 13106-47-3
ChemSpider kodo 55490
PubChem-kodo 61577
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka, nebrulema solidaĵo[1][2]
Molmaso 67,9452g mol−1
Denseco 1,67 g/cm−3
Fandpunkto 110°C [3]
Bolpunkto 333,6°C [4]
Ekflama temperaturo 169,8°C [5]
Solvebleco Akvo:0,218 g/L
Malkomponiĝas en varma akvo, nesolvebla aŭ malmulte solvebla en malvarma akvo.
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H330, H315, H319, H317, H335, H372
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P301+310, P305+351+338, P320, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Berilia karbonatokarbonato de berilio estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la berilia hidroksido kaj karbonata acido. Ĝi estas blanka, nebrulema solidaĵo, nesolvebla en akvo. Berilia karbonato posedas 1 beriliatomon, 1 karbonatomon kaj 3 oksigenatomojn. Berilia karbonato uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de karbonataĵoj kaj beriliaj derivaĵoj.

Estas tri formoj raportitaj, anhidra, tetrahidrato kaj baza berilia karbonato. La anhidra formo estas raportita kiel malstabila, malkomponiĝanta al berilia oksido kaj karbona duoksido, kaj postulanta stokadon sub CO2. La tetrahidrata laŭdire estas formata kiam CO2 estas bobelata en solvaĵo de Be(OH)2 kaj ankaŭ laŭdire estas simile malstabila.

Baza berilia karbonato estas miksita salo, kiu povas esti preparita per la reakcio de berilia sulfato kaj amonia karbonato, kaj enhavas kaj karbonatajn kaj hidroksidajn jonojn, kun formulo Be2CO3(OH)2. Berilio (Be; CAS No. 7440-41-7) troviĝas en la terkrusto je meza koncentriĝo de proksimume 2.8-5.0 mg/kg. Berilio estis malkovrita de Louis Nicolas Vauquelin en la 1797-a kaj unue izolita de Friedrich Wöhler kaj Antoine Bussy en la 1828-a.

Elementa berilio en ĝia elementa formo havas grizan metalan aspekton. Ĝi estas mola metalo, kiu estas kaj forta kaj fragila; ĝia malalta denseco kaj alta varmokondukteco igas ĝin utila por aerospacaj kaj armeaj aplikoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

fosgeno+berilia hidroksidoberilia karbonato+numero 2klorida acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

karbona duoksido+berilia hidroksidoberilia karbonato+akvo

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

karbonata acido+berilia kloridoberilia karbonato+numero 2klorida acido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

natria karbonato+berilia kloridoberilia karbonato+numero 2natria klorido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]