Bernardo de Menthon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Statuo de Bernardo de Menthon ĉe la montpasejo Malgranda Sankta Bernardo

Bernardo de Menthon (ankaŭ Bernardo de Aosto kaj Bernardo de Mont-Joux; naskiĝis dum 9831008 en Kastelo Menthon, kies apuda loĝloko Menthon ekde la mezo de la 20-a jarcento nomiĝas Menthon-Saint-Bernard honore al Bernardo; mortis la 15-an de junio 10811086 en Novaro) estas sanktulo de la katolika eklezio kaj ekde 1923 patrono de la loĝantoj en la Alpoj kaj de la montgrimpantoj. Bernardo de Menthon fondis la hospicon ĉe la montpasejo Granda Sankta Bernardo, unu el la unuaj instalaĵoj por la celo de savo de montara mizero.

la kastelo de Menthon en alta Savojo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bernardo devenis de la nobela familio Menthon, kreskis en samnoma kastelo Menthon en alta Savojo kaj parencis al la burgonja reĝino Irmingardo de Burgonjo. Li studis en Parizo filozofion kaj juron. Lia patro, kavaliro Richard de Menthon, intencis fianĉigi lin al la nobelulino. Tamen, Bernhard ne volis obei tion kaj fuĝis al Aosto al ĉefdiakono nomata Petro. Bernardo ricevis ordinacion de li kaj estis nomumita lia posteulo. Sekve Bernardo aktivis kiel vaganta predikisto en la Aosta Valo kaj la diocezo de Novara.

Bernardo de Menthon fondis la hospicon ĉe la montpasejo Granda Sankta Bernardo ĉirkaŭ 1050; iom poste ankaŭ tiun ĉe la montpasejo Malgranda Sankta Bernardo. La kialo de tio estis ke la transirejo inter Valezo kaj la Aosta Valo estis danĝera, sed estis tamen uzata de multaj vojaĝantoj kaj multaj pilgrimantoj.

Bernardo provis en aprilo 1081 en Pavio deteni Henrikon la 4-a, estro de la Sankta Romia Imperio, de sia batalo kontraŭ papo Gregoro la 7-a. Henriko volis senpovigi papon Gregoron kaj anstataŭi lin per kontraŭpapo Klemento la 3-a al la trono. La predikisto mortis en Novara dum la revena vojaĝo el Pavio. Lia tombo estas en la katedralo tie.

Bernardo ankaŭ akiris famon per la savhundoj nomitaj laŭ li, la san-bernardaj hundoj. Jam dum lia vivo, la aŭgustenaj monaĥoj de la hospico Granda Sankta Bernardo uzis edukitajn hundojn kiel helpantoj trovi vunditojn en la montaro, aparte kiam forte neĝas kaj la vido malfacilas. Ĝis la mezo de la 17-a jarcento la hundoj de la hospico Granda Sankta Bernardo estis sendependa hunda raso.