La loĝloko, kiu ĝis la mezo de la 20-a jarcento nomiĝis simple Manthon, kreskis ĉirkaŭ mezepoka samnoma burgo Menthon ekde la 11-a jarcento. En la burgo interalie kreskis la pli posta sanktulo Bernardo de Menthon, kiu post sia pastriĝo fondis hospicon ĉe tiam danĝera sed multe frekventata montpasejo meze de la Alpoj, kiu nun honore al li nomatas montpasejo Granda Sankta Bernardo.