Ville-la-Grand
| Ville-la-Grand | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||
| Departemento | Haute-Savoie (Alta Savojo) | ||
| Arondismento | Saint-Julien-en-Genevois | ||
| Kantono | Annemasse-Nord | ||
| INSEE kodo | 74305 [+] | ||
| Poŝtkodo | 74100 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 9 514 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 2 119 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 12′ N, 6° 15′ O (mapo)46.2022222222226.2469444444444Koordinatoj: 46° 12′ N, 6° 15′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | de 432 m ĝis 541 m | ||
| Areo | 4,49 km² ( 449 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Ville-la-Grand (prononcu [Villagrɑ̃]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2023 en la komunumo vivis 9 514 loĝantoj. Ĝi situas nord-oriente de Annemasse, ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando, proksime de Ĝenevo kaj sude de la lago Lemano.
Ĝi estas ano de la Aglomeraĵo de komunumoj de Annemasse - Les Voirons (Annemasse - Les Voirons Agglomération aŭ Annemasse - Agglo)
Ĝiaj loĝantoj nomiĝas la Villamagnaines [Villamanjen] kaj la Villamagnains [Villamanjɛ̃].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]Loko
[redakti | redakti fonton]Ville-la-Grand situas en la Arve-valo, preter la rivereto Foron kaj limas la komunumoj Annemasse Ambilly, Vétraz-Monthoux kaj Gaillard; kaj la svisaj komunumoj Presinge, Puplinge kaj Thônex.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas montara sed mildigata pro la lago Lemano.
Urba morfologio
[redakti | redakti fonton]La urbo dividiĝas el tri kvartaloj.
- Centre estas la urbocentro, kun la municipaj ejoj, la placo de la merkato, biblioteko, lernejo...
- Okcidente estas la rezideja kvartalo de Cornière, nete disigita dis'de la urbocentro far'de ponto super la fervojo Annemasse - Évian-les-Bains.
- Oriente estas Z.I., tie estas Industria Zono. Tie estas diversaj vendejoj kaj direkcioj de entreprenoj.
Norde de la Z.I. estas la vilaĝetoj Carra, Marsaz, Forand kaj Crêt.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]Oni trovas en Ville-la-Grand kelkajn statuojn de Daniel Chassin, inspiritajn de la porinfana folkloro.
- La Klaŭno, en la placo Joseph Philippe, apud la preĝejo.
- Tri musoj muzikantaj, en placo "Porte-Bonheur"
- La Majstro Kato[rompita ligilo] (aŭ La Kato kun Botoj), centre de trafikcirklo proksima de placo "Porte-Bonheur"
Toponimio
[redakti | redakti fonton]"Villa-Magna" (Granda Vilao), kampara bieno en la Romia antikva epoko, estis la kerno de grava gaŭlo-romia vilaĝo, kiu iĝis "Ville-Magne" en la 16-a jarcento.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]




