El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaillard (prononcu [GajAr]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2021 en la komunumo vivis 10 175 loĝantoj. Ĝi situas sud-okcidente de Annemasse, ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando, proksime de Ĝenevo kaj sude de la lago Lemano.
Ĝi estas ano de la Aglomeraĵo de komunumoj de Annemasse - Les Voirons (Annemasse - Les Voirons Agglomération aŭ Annemasse - Agglo).