Bernex (Haute-Savoie)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernex
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Haute-Savoie
INSEE kodo 74033 [+]
Poŝtkodo 74500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 428  (2021) [+]
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 44°15′0″N 6°32′0″O  /  44.25°N, 6.53333°O / 44.25; 6.53333 (Bernex (Haute-Savoie)) (mapo) Koordinatoj: 44°15′0″N 6°32′0″O  /  44.25°N, 6.53333°O / 44.25; 6.53333 (Bernex (Haute-Savoie)) (mapo)
Areo 22,31 km² (2 231 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bernex (Francio)
Bernex (Francio)
DEC
Bernex
Bernex
Situo de Bernex

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bernex (Haute-Savoie) [+]
vdr

Bernex estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 428 loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo etendiĝas en la regiono Chablais, en la altmontara valo de la rivero Ugine, kiu formas la orientan finon de Pays de Gavot en la nordaj Savojaj Alpoj. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Dent d'Oche kun alteco de 2.222 m s.m.

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Ĝis meze de la 20-a jarcento Bernex estis ĉefe kampara vilaĝo. Intertempe ĝi evoluis al turisma loko kun diversaj instalaĵoj kaj servoj. Sur la deklivoj sude de la komunumo ekzistas diversaj telferoj kaj skiliftoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidinda estas la vilaĝa preĝejo Saint-Ours, kiu estis konstruita en la jaro 1850. Vizitindas ankaŭ la kaverno Notre-Dame-de-Lourdes apud Maupas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj komunumoj kun la nomo Bernex

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la administrejo
la paroĥa kirko