Foron (Gaillard)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la rivero Foron, kiu landlimas Francion kaj Svislandon . Por aliaj signifoj vidu la artikolon Foron.

Foron estas franca rivero en la departamento Haute-Savoie, longa je 20 km, dekstra alfluanto de rivero Arve.

Ĝiaj akvoj kolektiĝas sur okcidenta deklivo de monto Voiron, en komunumo Bons-en-Chablais. Ĝia unua nomo estas rojo de Coudray, ĝi alfluas en la lageton de Machilly, de kie ĝi elfluas kun ĝia nomo Foron.

Ĝi trafluas la komunumojn Saint-Cergues, Juvigny, Ville-la-Grand, Ambilly kaj Gaillard.

De Ville-la-Grand, ĝi preterfluas la francan-svisan landlimon sur 8 km, inter Francio kaj la svisaj komunumoj Presinge, Puplinge kaj Thônex. Ĝi alfluas riveron Arve inter Gaillard kaj Thônex.

Kvankam ĝi markas la landlimon, ĝia fluo estas tute sur la franca teritorio. Tiu apartaĵo estis oficialigita per la traktato de Torino, la 16-a de marto 1816, kiam Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo, reĝo de Sardio, ricevis la tutaĵo de Foron.

Foron estigas plurajn gravajn inundojn, la lasta en 1974, kiu instigis entrepreni laborojn de digado en 1978 kaj 1999 en Thônex kaj Puplinge.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1] Arkivigite je 2009-06-18 per la retarkivo Wayback Machine