Bernhard Loesche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bernhard Loesche
Persona informo
vdr

Ernst Bernhard LOESCHE aŭ LÖSCHE (naskiĝis la  1-an de septembro 1860(nun 1860-09-01) en Pirna, Saksio; mortis la 14-an de novembro 1928[1]) estis germana esperantisto kaj protestanta pastro.

Bernhard Loesche estis filo de bienposedanto. Li lernis en gimnazioj de Meißen kaj Bautzen. De 1881 ĝis 1885 li studis teologion. Ekde 1886 li estis pastro en Stollberg, ekde 1887 en Groitzsch, ekde 1896 en Wurzen.

Filoj:

  • Ernst Loesche (1887–1947), pastro
  • Siegfried Loesche (1891–1951), juristo
  • Martin Loesche (1894–1980), instruisto

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Dia mirlaboro. (Traduko de germana popolkanto Weißt du, wie viel Sternlein stehen.) En: Juna Esperantisto 6 (1908), n-ro 12 (decembro), p. 95.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Brümmer, Franz: Lexikon der deutschen Dichter und Prosaisten vom Beginn des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. 4-a volumo, 6-eldono, Lepsiko 1913, paĝo 304.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niaj mortintoj. En: Esperanto 25 (1929), n-ro 341 (1), januaro 1929, paĝo 19.