Beverly Hills Chihuahua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beverly Hills Chihuahua
longa filmofilmo
Originala titolo Beverly Hills Chihuahua
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 2008
Daŭro 91 minutoj
Ĝenro komedio
Kameraado Phil Méheux
Reĝisoro(j) Raja Gosnell
Produktisto(j) David Hoberman
Todd Lieberman
John Jacobs
Ricardo Del Rio
Scenaro Jeffrey Bushell
Analisa LaBianco
Filmita en Puerto Vallarta
Loko de rakonto Meksiko
Muziko de Heitor Pereira
Ĉefrolantoj vidu maldekstre
Produktinta firmao Mandeville Films 
Walt Disney Pictures 
Smart Entertainment
IMDb
vdr

Beverly Hills Chihuahua estas filmo produktita de Disney kaj publikigita en 2008.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La filmo rakontas la historion de la ĉivava hundino Chloe (anglalingva voĉo Drew Barrymore), kiu estas devena de la riĉula kvartalo Beverly Hills de Los-Anĝeleso, sed dum ferioj perdiĝas en la stratoj de la Meksik-Urbo, ĝi kie konatiĝas al aliaj hundoj kiuj helpos ŝin trovi la necesan forton por reveni hejmen. Dum tiu vojo ŝi travivos sennombrajn aventurojn. La hundeto, sola por la unua fojo en sia vivo, devas fidi je siaj neatenditaj novaj amikoj, inter ili strata germana ŝafhundo nomata Delgado ("maldika", anglalingva voĉo Andy García), kaj la ĉivava hundido Papi (anglalingva voĉo George López), kiu provas konkeri ŝian koron. Malproksima de la luksoj je kiuj ŝi kutimas, Chloe do senespere baraktas trovi la vojon hejmen al sia posedantino Vivian Ashe (aktorino Jamie Lee Curtis) en Beverly Hills. La nevino de Vivian, kiu respondecis pri la perdo de la hundeto en Meksik-Urbo, krome ankaŭ iniciatas serĉan kampanjon pri Chloe, por rekompensi la antaŭan misatenton.

Resume la filmo provas - kvazaŭ fablo per bestoj homece kondutantaj - elstarigi la dorlotitecon de la ina filma heroo el riĉula, tre protektita, socia tavolo, en kontakto kun la "reala vivo", kaj la kapablon malgraŭ ĉiu dorlotiteco tamen adaptiĝi al novaj vivkondiĉoj.

Aktoroj kaj anglalingvaj voĉoj de la aktorantaj bestoj[redakti | redakti fonton]

Aktoroj:

  • Jamie Lee Curtis: Vivian Ashe
  • Piper Perabo: Rachel Ashe Lynn (la nevino)
  • Manolo Cardona: Sam
  • Maury Sterling: Rafferty
  • Jesús Ochoa: policisto Ramirez

Voĉoj de aktorantaj bestoj:

  • Drew Barrymore: Chloe
  • Andy García: Delgado
  • George Lopez: Papi
  • Edward James Olmos: El Diablo
  • Eddie Sotelo: Rafa
  • Plácido Domingo: Monte
  • Paul Rodriguez: Chico
  • Cheech Marin: Manuel
  • Loretta Devine: Delta
  • Luis Guzmán: Chucho