Biblio de Jefferson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Life and Morals of Jesus of Nazareth
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Jefferson
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
vdr

La Biblio de Jefferson, plennomite La Vivo kaj Moraloj de Jesuo de Nazareto estis privata projekto de Thomas Jefferson kiun li mem kunmetis per eltranĉo de zorge selektitaj fragmentoj el la Biblioj latina, greka, franca, kaj angla en aranĝon ordite kronologian de la vivo kaj filozofio de Jesuo sen la mirakloj kaj supernature aludantaj diraĵoj. Ĉi tiu verko estas ofte citata por evidentigi la malklarajn religiajn kredojn de Jefferson kaj dubumi la nocion, ke Usono estas kristana lando. En letero al John Adams en 1813, Jefferson skribis:

Citaĵo
 Per eltiro de la puraj principoj, kiujn Li instruis, ni devas forŝeligi la artefaritan veston en kiun malpliigis ĝin la pastroj, kiuj ilin travestiigis en variajn formojn kiel iloj potenciĝa kaj riĉiĝa por ili mem. Ni forsendu la platonistojn kaj plotinistojn, la stagiritojn kaj gamalielistojn, la eklektikulojn, la gnostikulojn kaj skolastikulojn, iliajn esencojn kaj marasmojn, la logoo-simbolojn kaj demiurgojn, eonojn kaj demonojn, virajn kaj inajn, kun longa serio da...aŭ, mi tuj diru, sensencaĵoj. Ni nepre atenuu ĝis la simplaj evangeliistoj, selektu, eĉ el ili, la memajn vortojn nur de Jesuo, senŝelante la dubasencecon en kien ili estis kondukitaj, ofte forgesinte, aŭ ne kompreninte tion kio de Li retiriĝis, doninte siajn proprajn miskomprenojn kiel Lia dikto, kaj malklare espresinte al aliaj kion ili mem ne komprenis. Tie troviĝos resta la plej sublima kaj karkora kodo da moraloj iam oferata al homo. Mi kirurgumis tiun ĉi operacion por mi, per eltranĉado verso-post-verse el la presita libro, kaj rearanĝinte la enhavon memevidente Lian, kaj tion tiel facile distingeblan kiel diamantoj en sterkejo. La rezulto estas oktavo kvardekses-paĝa da pura kaj mal-sofistaj doktrinoj. 

Jefferson opiniis, ke Jesuo ne intencis supermeti sin sur la homaron kiel Diido kaj, ke la verkistoj de la Nova Testamento estis superstiĉuloj, nomiginte Paŭlon la unua koruptisto de la doktrinoj de Jesuo.

La kialo[redakti | redakti fonton]

La religiaj kredoj de Jefferson estas ofta demando en Usona historio, sed lia laboro ĉe ĉi tiu verko estas ĝenerale komprenata kiel privata afero, por ke li kontentiĝu en la esenco de vera Kristanismo. Neniam publikiĝis la verko, kaj ĝi rolis nur kiel antaŭdorma legado, malgraŭ ties deklarata celo por uzado por la indiĝenoj konvertotaj al Kristanismo. Ĉi tiu kialo supozeble estis propolitika sindefendo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La tutaĵo de la teksto estas en la publika havaĵo, kaj legebla senkoste en la interreto ne nur en la originalaj 4 lingvoj, sed ankaŭ en aliaj.

La originala teksto, en faksimila formato, estas legebla en la retejo de la Smithsonian Institution.

Jen la kronologia indekso, laŭ Jefferson, kiel aperas en lia verko:

  • L.ii. 1-7, 21, 39, 40, 42-48, 51, 52;
  • L.iii. 1, 2;
  • Mk.i. 4;
  • Mt.iii. 4-6;
  • Mt.iii. 13;
  • L.iii. 23;
  • J.ii. 12-16;
  • J.iii. 22;
  • Mt.iv. 12;
  • Mk.vi. 17-28;
  • Mk.i. 21, 22;
  • Mt.xii. 1-5, 9-12;
  • Mk.ii. 27;
  • Mt.xii. 14, 15;
  • L.vi. 12-17;
  • Mt.v. 1-12;
  • L.vi. 24-26;
  • Mt.v. 13-47;
  • L.vi. 34-36;
  • Mt.vi. 1-34;
  • Mt.vii. 1, 2;
  • L.vi. 38;
  • Mt.vii. 3-20;
  • Mt.xii. 35-37;
  • Mt.vii. 24-29;
  • Mt.viii. 1;
  • Mk.vi. 6;
  • Mt.xi. 28-30;
  • L.vii. 36-46;
  • Mk.iii. 31-35;
  • L.xii. 1-7, 13-48, 54-59;
  • L.xiii. 1-9;
  • L.xi. 37-46, 52, 53, 54;
  • Mt.xiii. 1-9;
  • Mk.iv. 10;
  • Mt.xiii. 18-23;
  • Mk.iv. 21-23;
  • Mt.xiii. 24-30, 36-52;
  • Mk.iv. 26-34;
  • L.ix. 57-62;
  • L.v. 27-29;
  • Mk.ii. 15-17;
  • L.v. 36-39;
  • Mt.xiii. 53-57;
  • Mt.ix. 36;
  • Mk.vi. 7;
  • Mt.x. 5, 6, 9-18, 23, 26-31;
  • Mk.vi. 12, 30;
  • J.vii. 1;
  • Mk.vii. 1-5, 14-24;
  • Mt.xviii. 1-4, 7-9, 12-17, 21-35;
  • L.x. 1-8, 10-12;
  • J.vii. 2-16, 19-26, 32, 43-53;
  • J.viii. 1-11;
  • J.ix. 1-3;
  • J.x. 1-5, 11-14, 16;
  • L.x. 25-37;
  • L.xi. 1-13;
  • L.xiv. 1-24, 28-32;
  • L.xv. 1-32;
  • L.xvi. 1-15, 18-31;
  • L.xvii. 1-4, 7-10, 20, 26-36;
  • L.xviii. 1-14;
  • L.x. 38-42;
  • Mt.xix. 1-26;
  • Mt.xx. 1-16;
  • L.xix. 1-28;
  • Mt.xxi. 1-3, 6-8, 10;
  • J.xii. 19-24;
  • Mt.xxi. 17;
  • Mk.xi. 12, 15-19, 27;
  • Mt.xxi. 27-31;
  • Mt.xxi. 33;
  • Mk.xii. 1-9;
  • Mt.xxi. 45, 46;
  • Mt.xxii. 1-33;
  • Mk.xii. 28-31;
  • Mt.xxii. 40;
  • Mk. xii. 32, 33;
  • Mt.xxiii. 1-33;
  • Mk.xii. 41-44;
  • Mt.xxiv. 1, 2, 16-21, 29, 32, 33, 36-44: 45-51;
  • Mt.xxv. 1-30;
  • L.xxi. 34-36;
  • Mt.xxv. 31-46;
  • Mk.xiv. 1-8;
  • Mt.xxvi. 14-20;
  • L.xxii. 24-27;
  • J.xiii. 2, 4-17, 21-26, 31, 34, 35;
  • Mt.xxvi. 31, 33;
  • L.xxii. 33, 34;
  • Mt.xxvi. 35-45;
  • J.xviii. 1-3;
  • Mt.xxvi. 48-50;
  • J.xviii. 4-8;
  • Mt.xxvi. 50-52; 55, 56;
  • Mk.xiv. 51, 52;
  • Mt.xxvi. 57;
  • J.xviii. 15, 16, 18, 17;
  • J.xviii. 25-27;
  • Mt.xxvi. 75;
  • J.xviii. 19-23;
  • Mk.xiv. 55-61;
  • L.xxii. 67, 68, 70;
  • Mk.xiv. 63-65;
  • J.xviii. 28-31, 33-38;
  • L.xxiii. 5;
  • Mt.xxvii. 13;
  • L.xxiii. 6-12;
  • L.xxiii. 13-16;
  • Mt.xxvii. 15-23, 26;
  • Mt.xxvii. 27, 29-31, 3-8;
  • L.xxiii. 26-32;
  • J.xix. 17-24;
  • Mt.xxvii. 39-43;
  • L.xxiii. 39-41, 34;
  • J.xix. 25-27;
  • Mt.xxvii. 46-50, 55, 56;
  • J.xix. 31-34, 38-42;
  • Mt.xxvii. 60.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Jen la Biblio de Jefferson kun hiperligiloj al la Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo de la Biblio uzita de Jefferson en la originala verko aranĝita de la Biblio trovita tie

Faksimila versio de la Smithsonian Institution.