Reina-Valera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Biblio de la Urso)
Reina-Valera
traduko de la Biblio • hispanlingva traduko de Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Cipriano de Valera
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1569
vdr

La Reina-Valera, ankaŭ nomata Biblia de Casiodoro de ReinaBiblia del Oso (Biblio de la Urso), estas unu el la unuaj tradukoj de la Biblio al la kastilia lingvo. La verko estis farita surbaze de la tradukoj de la originalaj tekstoj en la hebrea kaj la greka lingvoj kaj estis publikigita en Bazelo, Svislando, la 28an de septembro 1569. Ĝia tradukinto estis Casiodoro de Reina, hispana monaĥo konvertita al protestantismo kaj poste Cipriano de Valera faris la unuan revizion en 1602.

La Biblio Reina-Valera havis ampleksan disvastigon dum la Reformacio de la 16a jarcento. Nuntempe ĝi (kun pluraj postaj revizioj tra la tempo) estas unu el la biblioj en la hispana plej uzataj fare de la protestantaj kristanaj eklezioj estiĝintaj el la Reformacio (inkluzive de la evangeliaj eklezioj), samkiel de aliaj grupoj kristanaj kiaj la Sepataga Adventisma Eklezio, Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la Ministeria Eklezio, la Internaciaj Gideonoj kaj aliaj kristanaj grupoj ne evangeliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]