Biblioteko Cujas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblioteko Cujas
universitata biblioteko
Komenco 1829 vd
Geografia situo 48° 50′ 49″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)48.846944442.345Koordinatoj: 48° 50′ 49″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Situo 5-a arondismento de Parizo
Biblioteko Cujas (Parizo)
Biblioteko Cujas (Parizo)
DEC
Biblioteko Cujas
Biblioteko Cujas
Map
Biblioteko Cujas
Membro de Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ĉefenirejo de Biblioteko Cujas, Parizo, Francio

La Biblioteko Cujas (france Bibliothèque Cujas) nomata honore al jura spertulo Jacques Cujas (1520–1590) estas jurfaka akademia esplorbiblioteko, kaj la plej granda jurbiblioteko en Eŭropo. [1] Ĝi situas en la Latina Kvartalo, apud la Panteono kaj Sainte-Geneviève Biblioteko, en la 5-a arondismento de Parizo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originala Biblioteko Cujas estis la biblioteko de la jura fakultato de la Universitato de Parizo, la bibliotekkolektoj estis disigitaj dum la Franca Revolucio de 1789. Rezulte la nunaj bibliotekkolektoj estis kunmetiitaj ekde 1829.

Inter la jaroj 1876 - 1914 la biblioteka administrado investis multe da penado en la disvolvado de la bibliotekoj, kaj en 1958 estis konstruita la nova biblioteka konstruaĵo.

En 1970, la Universitato de Parizo estis dividita en kelkajn diversajn universitatojn, kaj rezulte la bibliotekon de la jura fakultato fariĝis interuniversitata biblioteko, kiu ekde 1978 estis nomita la Biblioteko Cujas.

Ekde 1979, la biblioteko estas administrita sub la inspektado de la Universitato de Panteono-Sorbonne kaj la Universitato de Panteono-Assas.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Aliro al la biblioteko estas ĉefe por akademiuloj, Universitato Panthéon-Assas kaj 3-jaraj studentoj kaj postdiplomuloj de la Universitato Panthéon-Sorbonne, kaj studentoj de aliaj universitatoj (LLM kaj PhD-studentoj), kaj homoj kun specialaj interesoj en juro, ekonomiko, kaj politikaj sciencoj.

La biblioteko enhavas 750 000 erojn, kaj estas la plej granda jura biblioteko en Eŭropo.

La biblioteko ankaŭ havas arkivon enhavantan interalie dokumentojn de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ankaŭ kolekton de raraj skribaĵoj.

La biblioteko estas partnero, kune kun la Nacia Biblioteko de Francio, en kelkaj konservadaj kaj ciferecigaj projektoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oswald, Godfrey (2008). Library world records (2nd ed.) McFarland & Company, p. 97.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]