Biela (alfluanto de Elbo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Biela |
Biela | |
---|---|
| |
ĉeĥe Bělá
| |
germane Biela
| |
Biela inter Ottomühle kaj Schweizermühle
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Ĉeĥio; Saksio, Germanio |
Rivera reto | Elbo |
Longeco | 18,6 km[1] |
Fluo | |
Fonto | En la sabloŝtonaj rokoj de Eiland |
- Alteco super marnivelo | ĉ. 520 m |
- Koordinatoj | 50° 48′ 2″ N, 14° 3′ 5″ O (mapo)50.8005514.05127 |
Enfluejo | En Königstein en la Elbon |
- Koordinatoj | 50° 55′ 10″ N, 14° 4′ 28″ O (mapo)50.919418114.074387 |
Geografio | |
Trairataj urboj | Königstein |
Biela (germana nomo; ĉeĥe Bělá) estas maldekstra alfluanto de Elbo. Ĝia fonto troviĝas proksime de la ĉeĥa vilaĝo Ostrov en la Elba Grejsmontaro en alteco de 520 metroj super la maro. Fluante norden la rojo atingas post malmultaj kilometroj la limon al Germanio (subŝtato Saksio).
Post entute 18 kilometroj Biela alfluas al Elbo. Tio okazas en la urbo Königstein en alteco de 115 m.
Biela trafluas la valon Bielatal. Tie la rokformacioj la Herkulessäulen, la Heraklo-kolonoj, ankaŭ troviĝas. En la valo, unu el la plej fruaj trolebus-servoj ekzistis inter 1901 kaj 1904, Bielatalbahn aŭ Gleislose Bahn – "senspura fervojo".
Geomorfologio
[redakti | redakti fonton]La diferenco en alteco signifas ĉirkaŭ 400 m de altitudo; rezulto de la pliiĝo de la ercmontara plado, kiu ankaŭ klinis ĉi tiun parton de la Elba Grejsmontaro kaj kaŭzis pliigitan erozion super la kreskanta gradiento, kiu estas unu el la kialoj, kial la valo de Biela fariĝis populara grimpa areo. 90 grimpŝtonoj kun ĉirkaŭ 320 vojetoj estas registritaj ĉi tie.
Uzo
[redakti | redakti fonton]Plia efiko de la gradiento estas energia produktado. Je la supera kurso, la malnovaj, ne plu uzataj muelejoj atestas pri la pli frua uzo.
La malsupra Biela areo proksime al Brausenstein, la urbo Bielatal kaj precipe proksime al Königstein-Hütten estis kaj estas karakterizita per industriaj instalaĵoj, kiuj uzas akvoenergion.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Biela je la limo inter Ĉeĥio kaj Germanio
-
Biela en Bielatal, aŭtune 2013
-
La Herkulessäulen, Heraklo-kolonoj, en Bielatal, vintre 2006