Big Walter Horton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Big Walter Horton
Big Walter Horton (public domain).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 6-an de aprilo 1921 (1921-04-06)
en Horn Lake
Morto 8-an de decembro 1981 (1981-12-08) (60-jara)
en Ĉikago
Kaŭzo de morto kora malsufiĉo
Ŝtataneco Usono
Profesio muzikisto
v  d  r
Information icon.svg

Walter HORTON, pli bone konata kiel Big Walter (Horton) (Granda) aŭ Walter "Shakey" Horton (6a de Aprilo, 1921[1] – 8a de Decembro, 1981) estis usona harmonikisto de bluso. Silentema, modesta, timida homo, li estas rememorita kiel unu el la ĉefaj harmonikistoj en la historio de bluso.[2] Willie Dixon iam aludis al Horton kiel "la plej bonkvalita harmonikisto kiun mi iam aŭdis."[3]

Kiel multaj samuloj, li vivis malriĉe dum multo de sia kariero kaj suferis rasan diskriminacion en la rasisma tiama Usono. En la 1930-aj jaroj li ludis kun multnombraj blusistoj en la regiono de la Misisipa Delto. Estas ĝenerale akceptita ke li estis por la unua foje registrita en Memfiso, akompanante la gitariston Little Buddy Doyle en liaj registroj por Okeh Records kaj Vocalion Records en 1939.[4][5] Tiuj registroj estis akustikaj duetoj, en stilo popularigita de Sleepy John Estes kaj de lia harmonikisto Hammie Nixon, inter aliaj. En tiuj registroj, la stilo de Horton ne estis ankoraŭ finrealigita, sed jam estas klaraj indicoj de tio kio venos. Li finfine ĉesis ludi harmonikon dum tempo, pro sanproblemoj, kaj laboris ĉefe ekster la muzikindustrio en la 1940-aj jaroj.[6] Komence de la 1950-aj jaroj, li ekludis denove muzikon. Li estis inter la unuaj kiuj registris por Sam Phillips, ĉe Sun Records en Memfiso, kiu poste registris Elvis Presley, Carl Perkins, kaj Johnny Cash. Por siaj registroj por Sun, Horton estis akompanita de la juna pianisto Phineas Newborn, Jr., kiu poste estis bone konata ĵaz-pianisto. La instrumenta peco de Horton nome "Easy", registrita tiame, estis bazita sur la muzikpeco de Ivory Joe Hunter nome "I Almost Lost My Mind".[7][8]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumo Artistoj Firmao Notoj
The Soul of Blues Harmonica Horton Argo 1964
Chicago Blues Horton kaj Johnny Young Arhoolie Records 1968[9]
Big Walter Horton with Carey Bell Alligator Records 1972
Walter Shakey Horton with Hot Cottage Stony Plain Records 1974
Old Friends Together for the First Time Horton, David "Honeyboy" Edwards, Kansas City Red, Floyd Jones kaj Sunnyland Slim Earwig Records 1981 (Horton ludis harmonikon en tri kantoj)[10]
Big Walter "Shakey" Horton Toronto '73 Horton M.I.L. Multimedia 1998

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eagle, Bob; LeBlanc, Eric S. (2013). Blues: A Regional Experience. Santa Barbara, California: Praeger. p. 193. Laŭ tiu fonto, la naskojaro estas el la naskatestilo de Horton.
  2. Huey, Steve. "Big Walter Horton: Biography". Allmusic.com. Alirita la 6an de Julio, 2018.
  3. Huey, Steve.
  4. Huey, Steve.
  5. Laŭ Dixon kaj Godrich (Recording the Blues, p. 92), la kompanio ARC/Vocalion listigas Hammie Nixon kiel la harmonikisto, ne Horton, sed la aŭda pruvaro malpravigas tion.
  6. Huey, Steve.
  7. Russell, Tony (1997). The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books. pp. 118–119. ISBN 1-85868-255-X.
  8. Filisko, Joe (9a de Decembro, 2009). Horton Discography.PDF "Walter Horton's Recordings" (PDF). Filisco.com. Arkivita el la originalo (PDF) en la 11a de Julio, 2011. Alirita la 6an de Julio, 2018.
  9. Johnny Young & Big Walter. Discogs.com. Alirita 1a de Oktobro, 2014.
  10. Old Friends. Discogs.com. Alirita 17a de Septembro, 2014.