Bikino
| Bikino | ||
|---|---|---|
| vd | ||
| Dum | 5-a de julio 1946 - nekonata/nuntempe | |
| Partoprenanta | bikina supro • bikina fundo vd | |

Bikino estas banvesto por virinoj. Ĝi konsistas el du apartaj pecoj: mamzono por kovri la mamojn, kaj kalsono por kovri la pubon kaj foje la gluteojn. Ĝi ne kovras la ventron kaj dorson. Komparu la unupecan bankombineon. La moderna naĝkostumo "bikino" estis enkondukita de la franca vestaĵdizajnisto Louis Réard en julio 1946, kaj estis nomita laŭ la Bikini Atolo, kie la unua publika testo de nuklea bombo okazis kvar tagojn antaŭe.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]
Bikinoj estas nenio nova. Oni vidas atletinojn en senŝelkaj bikinoj eĉ en pentraĵoj sur helenaj urnoj de 1400 a.K.

Tamen, la modernan bikinon inventis du francoj, Jacques Heim kaj Louis Réard, en 1946.
En majo 1946, la mododesegnisto de Parizo Jacques Heim fasonis dupecan naĝkostuman dezajnon, kiun li nomis Atomo ('Atomo') kaj reklamis kiel "la plej malgranda naĝkostumo en la mondo".[2] Kiel naĝkostumoj de la epoko, ĝi kovris la umbilikon de la portanto, kaj ĝi ne sukcesis altiri multan atenton. La franca aŭtomobila inĝeniero Louis Réard enkondukis dezajnon, kiun li nomis "Bikini", adoptante la nomon de la Bikini Atolo en la Pacifika Oceano,[3][4] kiu estis la kolonia nomo, kiun la germanoj donis al la atolo, pruntita de la Marŝala nomo por la insulo, Pikinni.[5] Kvar tagojn antaŭe, la 1-an de julio 1946, Usono iniciatis sian unuan pactempan nuklean teston ĉe Bikini-atolo kiel parto de Operacio Krucvojo (Operation Crossroads). Male al la antaŭa Trinity-testo, aŭ plej multaj postaj serioj de nukleaj testoj, Usono permesis al kaj internaciaj observantoj kaj la tutmonda gazetaro observi Krucvojo, kreante intensan internacian intereson pri la nova armilo kaj ĝia testado. Réard neniam klarigis kial li elektis la nomon "Bikini" por la naĝkostumo.[1] Sed Réard, ankaŭ modisto, sendepende produktis similan bankostumon. Je la 5-a de julio 1946, nur tri semajnojn post Heim, Réard sammaniere reklamis la sian "pli eta ol la plej eta bankostumo en la mondo". Li nomis ĝin "Bikini", laŭ la nomo de Bikini Atolo, kie oni tiutempe testis atombombojn (kaj do iasence "eksplodis" la Atomon). Oni ŝercas ankaŭ, ke la apero de la bikino ekscitis la virojn kvazaŭ per eksplodo.
La bikino de Réard estis tiel malgranda, ke li ne povis trovi modelinon pretan porti ĝin. Li fine dungis tiucele Micheline Bernardini, dancnudiĝiston el la Pariza Kazino.
Specoj kaj derivaĵoj
[redakti | redakti fonton]La bikino poste evoluis. Jen la ĉefaj nuntempaj specoj kaj derivaĵoj:
- Tradicia bikino havas mamzonon kun ŝelketoj kaj rondaj mamingoj. Ĝia kalsono ne estas tangao: ĝi kovras la postaĵon kaj iomete la flankojn, sed kutime sidas malalte ĉe la koksoj.
- Senŝelka bikino malhavas ŝultroŝelketojn.
- Bikineto, mikrokino aŭ ŝnurbikino konsistas el etaj ŝnuroj kaj ŝtof-trianguloj. La du trianguloj de la mamzono estas subtenataj de ŝultroŝnuroj noditaj ĉe la nuko, kaj de zoneca ŝnuroparo nodita malantaŭ la dorso. La kalsono estas ia tangao.
- Ĉemizbikino (aŭ tankino) havas atletan ĉemizon aŭ kamizolon anstataŭ la mamzonon. (La vorto tankino estas internacia: kunmetaĵo de la angla tank-top (atleta ĉemizo) kun bikino. Interese, tank-top mem signifas "ĉemizo simila al la supra parto de bankombineo", ĉar la angla vorto tank iam signifis "naĝbaseno".)
- Ŝortbikino havas kvadratecan kalsonon similan al strikta ŝorto.
- Duonbikino (aŭ monokino aŭ semibikino) estas unupeca bikino: la mamzono tute mankas. (La vorto monokino estas internacia. Ĝi traktas la parton bi- de bikino kvazaŭ prefikson kun la senco "du". Mono- ja estas prefikso kun la signifo "unu".)
- Glubikino havas anstataŭ mamzonon nur du etaj rondaj ŝtofpecoj, kiujn oni simple gluas al siaj mamoj. Jen ekzemplo: http://www.stikini.co.za/ Arkivigite je 2006-02-19 per la retarkivo Wayback Machine.
Kelkaj fabrikistoj de virinaj subvestaĵoj uzas la vorton bikino ankaŭ por nomi (ŝajne arbitre) diversajn specojn de malgrandaj kalsonetoj. La tipan subveston de moderna virino — mamzonon kaj kalsoneton — oni ja povas tamen nomi subbikino.








En sporto
[redakti | redakti fonton]Bikinoj devenis komponanto majora de merkatiki de varia femina sporto.[6] Ĝi estas uniform oficial por plaĝa flugpilko kaj estas uzata ofte en atletiko kaj alia sportoj. Sporta bikinoj gajnis popurareco jam de la 1990j.[7] Naghistoj femala ne uzas bikinoj ofte en nagha konkuroj.[8][9] La Federacio Internacia de nagho (FINA) vochdonis je malpermisi naghistoj femala de konkuroj en bikinoj en sia kunveno che Roma en 1960.[10]

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Monokino
- Kiki Håkansson
- Burkino estas banvesto por muslimaj virinoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉia bikino (angle) Arkivigite je 2006-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Bikina scienco (angle)
- Villa Romana del Casale
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Weisgall, Jonathan M.. (1994) Operation Crossroads: The atomic tests at Bikini Atoll. Naval Institute Press, p. 263–264.
- ↑ . (La) Bikino: Enkorpigante la Bombon. Genders Journal. Arkivita el la originalo je 2011-09-01. }
- ↑ Bikini Introduced. A&E Television Networks. Alirita 17-a de septembro 2008 .
- ↑ Paula, "Malgranda peco da historio", The Guardian, 10-a de junio 2006.
- ↑ Marŝala-Angla Vortaro - Loknomindekso. Alirita 23-a de julio 2016 .
- ↑ Laura Grae Kilborn, "The Marketing Of Female Athletes", The Denver Post, August 11, 1998
- ↑ Gertrud Pfister and Mari Kristin Sisjord, Gender and Sport: Changes and Challenges, page 142, Waxmann Verlag, 2013, (ISBN 978-3-8309-7873-2)
- ↑ Harvey S. Wiener, Total swimming, page 125, Simon & Schuster, 1981, (ISBN 978-0-671-42807-5)
- ↑ Barry Wilner, Art Seiden, Sam Freas, and Dan Helms, Swimming, page 12, Raintree Steck-Vaughn, 1996, (ISBN 978-0-8114-6596-0)
- ↑ David Maraniss, Rome 1960: The Olympics That Changed the World, page 75, Simon & Schuster, 2008, (ISBN 978-1-4391-0267-1)

