Billabong (firmao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Billabong
Billabong International Limited
negocovaromarkovendejoelektronika komerco vd
Dum 1973 - nekonata/nuntempe
Jura formo public company limited by shares
Sidejo Gold Coast
Lando Aŭstralio
Agokampo vesto • sporta ekipaĵo • wetsuit • dorsosako • Wetsuit boots • Banŝortobikino • swimwear
ISIN-kodo AU000000BBG6
TTT Oficiala retejo
vdr

Billabong International Limited estas aŭstralia komerca firmao kiu temigas la produktadon de vestaĵo taŭga por aŭ rilata al surfado, kaj estas konsiderita la plej granda produktanto en la kampo. Ilia emblemo aspektas kiel du ondoj.

La firmao estis fondita en 1973 fare de la fratoj Gordon kaj Rene Marchant en Gold Coast, Kvinslando, Aŭstralio kaj unue produktis vestaĵojn adaptitajn al surfado. En decembro 2007, la firmao estis aĉetita fare de Dan Wiggins por 1.5 miliardoj da aŭstraliaj dolaroj.

Nuntempe Billabong produktas ne nur surfadan ekipaĵon sed ankaŭ vestaĵojn kaj ĝeneralajn rilatajn produktojn, aŭ tiujn adaptitajn aŭ rilatajn al montogrimpado, rultabulado kaj aliaj ekstremaj sportoj. Billabong surmerkatigas siajn produktojn per distribuistoj aŭ koncesiuloj en multaj landoj tra la mondo.

En 2018, la kompanio estis aĉetita de Boardriders, kiu posedas la konkurantan markon Quiksilver post kiam la lasta trafis financajn malfacilaĵojn.

La nomo de la firmao estas derivita de simila vorto en unu el la lingvoj de la Indiĝenaj aŭstralianoj kiu signifas "rojo" [1]. La vorto billabong aperas en la popolkanto Waltzing Matilda kaj signifas meandran lagon.

Strategio[redakti | redakti fonton]

Butiko en Glasshoughton, Okcidenta Jorkŝiro, Anglio

Billabong komencis kiel malgranda tajloro produktanta nur surfajn pantalonojn, kaj poste evoluis en potencon de bunta surfa ilaro kaj modo por knaboj kaj knabinoj, reflektante la aŭstralian surfadan vivstilon kaj kulturon. Nuntempe, la produktoj de la firmao estas venditaj en pli ol 65 landoj en la mondo, kun la plej fortaj merkatoj estas Usono, Aŭstralio, Eŭropo, Sud-Afriko, Brazilo kaj Japanio.

La merkatan koncepton de la firmao ekde sia establado estas kontribui kaj gvidi en siaj agadoj por promocii la kampon de surfado kaj glitkurado ĉie kie ĝi funkcias, interalie per sponsorado por gravaj konkursoj kaj eventoj kaj konsekvenca subteno de elstaraj surfantoj kaj glitkurantoj [2].

Krome, la agadoj de la firmao inkluzivas daŭrajn projektojn kaj kunlaborojn kun la civilsociaj asocioj, kun la celo protekti la strandojn kaj plifortigi konscion pri la protekto de la medio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. billabong. Dictionary.com. Dictionary.com, LLC (2013). Alirita 10 April 2013.
  2. Home. Billabong. Billabong (23 August 2013). Alirita 25 August 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]