Quiksilver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quiksilver
negocobutikĉenosubtegmenta vendejo • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1969 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Sidejo Huntington Beach
Lando Usono
Dungitoj 7 500 (stato: 2021)
Agokampo vesto • sporta vestaĵo • bankostumopiedvestoakcesoraĵo
Posedata de Authentic Brands Group vd
filiaj kompanioj Roxy • Billabong (firmao)DC Shoes vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Quiksilver estas marko kaj firmao, kiu estas unu el la plej grandaj produktantoj de surfada ekipaĵo kaj aventursportomodo en la mondo. La firmao estis fondita en 1970 en Bells Beach, Viktorio, Aŭstralio kaj nuntempe troviĝas en Huntington Beach, Kalifornio, Usono [1].

La nomo de la firmao estas korupto de la literumo de la vorto Quicksilver, kio estas arkaika nomo en la angla por hidrargo [2]. La emblemo de la firmao estis inspirita de la lignoĉiza ksilografio mondfama de la japana artisto Hokusaj, Sub Granda Ondo apud Kanagava [3], konsistanta el ondego antaŭ monto ĉe ruĝa fono.

En 2015 la nomo de la firmao kiu posedas la Quiksilver- markon estis ŝanĝita al "Boardriders" [4]. En 2018, Boardrides akiris la konkurantan surfadmarkon, Billabong [5]. En aprilo 2023, Authentic Brands Group faris obligacian proponon akiri Boardriders, Inc. Por USD$1.25 miliardo [6].

Quiksilver funkciigas ĉirkaŭ 150 butikojn en gravaj centroj de surfado kaj en grandurboj tra la mondo [7] sed ĝiaj produktoj ankaŭ estas venditaj en aliaj vendejoj. Aldone, la firmao funkciigas plurajn apartajn butikojn kiuj eksluzive vendas produktojn de la marko Roxy.

Quiksilver sponsoras ĉirkaŭ 500 amatorajn kaj profesiajn surfantojn, neĝtabulantojn, skiantojn kaj rultabulistojn. Inter ili estas la surfisto Kelly Slater kaj la rultabulisto Tony Hawk. Krome, la kompanio havas rajtojn pri la surfaj turniroj "Quiksilver Pro " en Francio kaj Gold Coast en Aŭstralio.

Roxy[redakti | redakti fonton]

La emblemo Roxy surdorse kaj ĉe la pinto de la surftabulo

Roxy estas marko de la kompanio, kiu reprezentas vestaĵojn, akcesoraĵojn kaj surfajn ekipaĵojn, destinitajn por virinoj kaj knabinoj [8]. La vestaĵo estas plejparte dezajnita en la UK fare de Alice West kaj la cetero de la Roxy-teamo. La markemblemo konsistas el du kopioj de la Quiksilver-emblemo, unu el kiu estas reflektita, kaj ambaŭ kune formas korformon. La originala ideo malantaŭ la kreo de la marko estis krei vestaĵojn kaj piedvestojn por virinoj kaj knabinoj okupiĝantaj pri ekstremaj sportoj, por ke iŝi ne devus porti virajn vestaĵojn dum iŝi praktikas sportojn [9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Global Boardsports Market. Companiesandmarkets.com. Arkivita el la originalo je 4 March 2016. Alirita 2016-02-21. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Quiksilver - About Us. Quiksilver (2011). Alirita 2011-12-29.
  3. (In French) L'Express (13 July 2000) Surf La planche à billet. Alirita 2009-09-06.
  4. Quiksilver, Inc. renamed Boardriders, Inc.
  5. "Huntington Beach-based Boardriders acquires Billabong", 4 January 2018. [rompita ligilo]
  6. . Big names back US group buying Billabong and Quiksilver parent (angle) (2023-04-03). Alirita 2023-04-04.
  7. (13 June 2011) “Quiksilver Comeback: New Stores Planned”, Orange County Business Journal 34 (24), p. 65. 
  8. Pri Ni (angle). Alirita 2020-12-15.
  9. (16 August 2010) “Beyond Roxy: Quiksilver Does Junior Line”, Orange County Business Journal 33 (33), p. 3, 31. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]