Saltu al enhavo

Billmuthausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ŝildo klariga pri la nuna loka funkcio
Billmuthausen

Billmuthausen (ankaŭ Billmuthhausen) estas forlasita loko en Bad Colberg en Germanujo. Ĝi situas ĉe rivero Rodach. La najbara norda bavara komunumo nomiĝas Gauerstadt.[1] En niaj tagoj ĝi estas memorigejo pri la engermanlanda landlimo inter 1945 kaj 1990. La plej granda nombro da enloĝantantoj en la 19-a jarcento estis en 1844 kun 74 personoj.[2]

Ĝis la Dua mondmilito

[redakti | redakti fonton]

La unuaj mencioj estis en 1340 Billmuthehusen kaj 1528 Bylmethausen. Verdire temis pri kavalirbieno kiun posedis de la fino de la 14-a jarcento la senjoroj de Lichtenstein. Ekzistis eĉ kirko kiu apartenis ĝis 1448 paroĥe al Heldburg kaj poste al Ummerstadt. Post la Tridekjara Milito, kiam, la respondeca eklezidistrikto estis Gauerstadt, okazis fakte la unua dezertiĝo de Billmuthausen.[3] Lerneja administrado poste estis disde Gauerstadt, depost 1835 Koburgo. Malsupera tribunaleco estis surloke.[4]

En 1840 troviĝis surloke 14 domoj, muelejo kaj preĝejo. Oni havis propran akvan kaj elektran provizadojn[5], distilfarejon, malnovan kaj novan senorjajn domojn. Sume ĝi inkluzivis 226 hektarojn da agrikulturtereno kaj arbaroj. En 1834 aĉetis la bienon la grandkamparano Rudolf Ludloff, kies familio posedis ĝis ŝtatigo fare de komunistoj en 1945.[6]

Ĝis 1918 Billmuthausen apartenis al la Administradujo Heldburg ene de la duklando Saksio-Meiningen. Ekmalmemstareco pro enkorpiĝo al Bad Colberg fariĝis en la 1.10.1936.

Depost la sovetia okupado

[redakti | redakti fonton]

En 1945 la vilaĝo estis pribatalata[7] antaŭ liberiĝo fare de la Usona Armeo. Ankoraŭ en julio 1945 la bienposedanto Hermann Ludloff estis arestita fare de helppolicistoj (kaj eksaj dungitoj!) kaj deportita en la sovetia internigejo de Buchenwald; ekzekutiĝo estis en aŭgusto 1945 dume liaj familianoj estis malliberiĝintaj en Rügen. La havaĵoj estis eksproprietigitaj en septembro 1945 kaj la agroj disdonitaj. En 1948 okazis la de sovetiaj administrantoj ordonita detruo de la en 1841 konstruita bienodomo.

De 1952 la vilaĝo troviĝas ene de ĉelandlima rezervujo de GDR. Samjare 34 personoj el sep familioj fuĝis kun havaĵoj siaj al Bavarujo. Kiam dum la armea landdlim-plifortikado difektiĝis vejro por la mueleja foso, la akvoradoj jam ne tiel bone funkciis. En 1961 du familioj estis forpelitaj kaj en 1965, kiam la paroĥestro estis en forpermeso, la komunistoj ordonis la forigon de la kaduka preĝejo. Pro plua instalo de signalbariloj en distanco de 500 metroj antaŭ la landlimo estis dividitaj de la vilaĝo kaj la muelejo kaj la enmonta kelo. La muelistoj devis antaŭanonci ĉian moviĝon sian al la landlimprotektantoj. Finfine en 1977 estis forigita la muelejo kaj proklamita dezertigo. En 1978 la lastaj vilaĝanoj foriris; planita forigo de la tombejo tamen ne okazis.

Interese estas ke eĉ post 1978 ĉiuj oficialaj registroj de GDR daŭre listigis Billmuthausen; ĝi en 1993 eĉ ricevis propran poŝtkodon, nome 98663.[8]

Hodiaŭaj restoj

[redakti | redakti fonton]

Konserviĝis la tombejo kaj transformatora turo, krome la du preĝejaj sonoriloj (en la Otto-Ludwig-Muzeo de Eisfeld) kaj kelkaj liturgiaj helpiloj. En 1994 fondita amikaro Förderverein Gedenkstätte Billmuthausen flegas la lokon stariginte en 1992 surtombeje memorĝtono laŭ dezajno de Martin Hänisch. Ili konstruigis en 2004 kapelton kaj metis krucon; restaŭriĝis la transformatora turo kaj la vilaĝa puto. Ne tro foran observadturon de la landlimaj trupoj de NVA de sur la monteto Finkenberg akiris en 2003 Deutsches Kuratorium zur Förderung von Wissenschaft, Bildung und Kultur. Ene estis aranĝita protektejo por vespertiloj, akcipitroj kaj falkoj. Por ne forgesi la muelejon oni starigis vojrande en 2005 tri tunojn pezantan muel-ŝtonon kaj plimodernigis la informtabulojn. En la 2013-a jaro okazis vandalismaj fiagadoj surloke. [9]

Solena rekonsekro de la du riparitaj originaj sonoriloj sukcesis en la 31.5.2014 en ĉeesto de pli ol 150 fideluloj. Ili dum specialaj tagoj estas transportataj al Billmuthausen.[10]

  1. Georg Brückner: Landeskunde des Herzogthums Meiningen, volumo 2/ĉap. V, Brückner und Renner, Meiningen 1853 (guglolibro)
  2. David Voit: Das Herzogthum Sachsen-Meiningen, Storch & Klett, 1844 (guglolibre)
  3. Irmhild Tschischka: In der Chronik der Bad Rodacher Stadtteile geblättert; Ein Stück Bad Rodacher Stadtgeschichte (=Schriften des Rückertkreis Bad Rodach, 29), Bad Rodach 2005, ISBN 978-3-943009-29-3, p. 1067
  4. August Schumann: Vollständiges Staats-, Post- und Zeitungs-Lexikon von Sachsen, Gebrüder Schumann, 1814 (guglolibre)
  5. Bettina Iduna Kieke: "Billmuthausen – Wie ein Dorf verschwand." Ĉe: NITRO. Berliner Journalisten 2/2011, p. 20–33
  6. Rudolf Friedrich Ludloff: Geschichte der Familie Ludolf-Ludloff , Roßteutscher 1910 (guglolibre)
  7. Walter Schneier: Coburg im Spiegel der Geschichte: von der Urzeit bis in die Gegenwart: auf den Spuren von Fürsten, Bürgern und Bauern, Druck- und Verlagsanstalt Neue Presse, 1985 (guglolibre)
  8. Maren Hellwege: "Neue Postleitzahlen] - ĉe: Kalenderblatt (DW), 1.7.1993
  9. "Randale in der Gedenkstätte Billmuthausen." Ĉe: Freies Wort, 13.7.2013
  10. "Glaube und Hoffnung brechen ihr Schweigen." - Ĉe: Freies Wort, 2.6.2014.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
50.29010555555610.791986111111