Biogeokemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La biogeokemio estas scienco kiu studas la interagadon inter la geokemiaj kombinaĵoj kaj la vivaj organismoj. La biogeokemio necesas por la kompreno de la funkciado de la vivaj estaĵoj, el la nivelo de organizado de la ĉeloj ĝis la ekosistemo kiun ili kunformas. Krome, tiu scienco ebligas la komprenon kial okazas multaj mediaj problemoj (klimata ŝanĝo, detruo de la ozona tavolo, media poluado) kaj procezoj esencaj por la socio (produktado de kultivoj, reciklado de rubo, media purigo). La disvolvigo de la biogeokemio tre bone adaptiĝas al tiuj regionoj kiuj havas tre densan vegetaĵaron kaj kie la geologia kartografio estas malfacile farebla pro manko de terenaj elstaraĵoj.

La termino biogeokemio devenas de la grekaj radikoj bios, kiu signifas "vivon", geos, kiu signifas "Teron", kaj "kemio". La unuigo de tiuj tri sciencoj, nome biologio, geologio kaj kemio, rezultis en alianco kiu formis la biogeokemion kiel branĉo el tiuj tri sciencoj, kaj referencas al la rilato de la kompono de la Tero (kaj de ties kemiaj organikaj kaj neorganikaj elementoj) kun la vivo.

Ŝlosila koncepto estas tiu de "biokemiaj cikloj" nome ciklaj movadoj de la elementoj kiuj formas la biologiajn organismojn kaj la geologian medion en kiuj intervenas kemia ŝanĝo. Inter ili menciindas la Karbono-ciklo, la Akva ciklo kaj la Nitrogena ciklo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]