Biomekaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĝo de unu el la unuaj verkoj de Biomekaniko (De Motu Animalium de Giovanni Alfonso Borelli) en la 17a jarcento.

Biomekaniko estas la studo de la strukturoj kaj funkcioj de biologiaj sistemoj kiaj homoj, animaloj, plantoj, organoj, fungoj, kaj ĉeloj[1] laŭ metodoj de mekaniko.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "biomekaniko" (1899) kaj la rilata "biomekanika" (1856) el la Antikva greka βίος bios "vivo" kaj μηχανική, mēĥanikē "mekaniko", por referenci al la studo de la mekanikaj principoj de vivantaj organismoj, partikulare de ties movoj kaj strukturoj.[3]

Metodo[redakti | redakti fonton]

Biomekaniko estas tre rilata al inĝenierado, ĉar ĝi ofte uzas tradiciajn inĝenierajn sciencojn por analizi biologiajn sistemojn. Kelkaj simplaj aplikoj de klasika mekaniko kaj/aǔ materiala inĝenierarto povas generi korektajn aproksimiĝojn al la mekaniko de multaj sistemoj biologiaj. Aplikita mekaniko (precipe fakoj de mekanika inĝenierado, kiel kontinuaĵa mekaniko, struktura analitiko, kinematiko, kaj dinamiko) estas gravaj en multaj biomekanikaj studoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. McNeill Alexander (2005) Mechanics of animal movement[rompita ligilo], Current Biology, Volumo 15, Issue 16, 23a de Aŭgusto 2005, Paĝoj R616-R619.
  2. (1974) “The meaning of the term biomechanics”, Journal of Biomechanics 7 (12), p. 189–190. doi:10.1016/0021-9290(74)90060-8. 
  3. Oxford English Dictionary, Tria Eldono, Novembro 2010, s.vv.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]