Birĵando

| Birĵando · بيرجند | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Irano urbego | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Provinco | Suda Ĥorasano | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 203 636 (2016) [+] | ||
| Loĝdenso | 4 758 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 32° 52′ N, 59° 13′ O (mapo)32.86638888888959.221111111111Koordinatoj: 32° 52′ N, 59° 13′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 459 m [+] | ||
| Areo | 42,8 km² (4 280 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Birĵando[1] - persalingve بیرجند,
aŭskulti, estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Provinco Suda Ĥorasano en orienta Irano. Birĵando estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 42,8 km²
- Supermara alteco: 1491 m
- Loĝantaro: 203 636 en 2016
- Horzono: UTC+3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 56
Geografio
[redakti | redakti fonton]Birĵando situas sur altebenaĵo laŭ rivero (kutime seka) en orienta Irano je 780 km de Teherano [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en la 13-a jarcento, kiel la plej bela urbo en Ĥorasano. Birĵando longe situis laŭ la Silka vojo. La urba municipo de Birĝando estis kreita en 1928.


Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Historie la urbo antaŭe estis centro de la karavanoj kaj havis grandan karavanejon; ĝi parte konservis sian komercan pozicion. La loka lano estas bonega kaj la tapiŝoj daŭre estas unu el la plej gravaj manfaraĵoj. Pro proksimeco de Afganio la malpermesita negoco estas la opio kontrabandita al Eŭropo. La pli gravaj agrikulturaj produktoj estas safranoj kaj berberisoj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Birĝando la moderna alteduko trovis lokon jam en la meza 19-a jarcento. Nun jam 6 universitatoj funkcias, same 3 akademioj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. Jare pluvas po 169 mm. Inter junio-oktobro apenaŭ aŭ neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 17 °C, inter decembro-februaro ofte frostas, inter junio-aŭgusto ofte estas pli, ol 30 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Birĵandon trairas norda-suda ĉefvojo Maŝhado-Ĉahbaharo. La flughaveno ekfunkciis jam 1933 (la tria en Irano).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Birĵando" en la du-paĝa mapo 15. Teorie eblus alternativa uzo de formo Birĝando, sed praktike pri tia varia esperantigo ne estas ekstervikipediaj referencoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
-
la citadelo Kolah Farangi
-
flughaveno
-
islama lernejo




