Birda Vivo Internacie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Birdlife)
Birda Vivo Internacie
emblemo
internacia ne-registara organizaĵo • interreta datenbanko • biologia datumbazo • conservation organization • karitata organizaĵo
Komenco 1922 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Kembriĝo
Agareo

Birdokonservado

Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr

Birda Vivo Internacie (angle BirdLife International) estas internacia organizaĵo dediĉita al protektado de birdoj kaj iliaj medioj. Temas pri federacio por globala konservado per monda reto de partneraj organizaĵoj.

Birda Vivo Internacie estis fondita en 1922 de Gilbert Pearson kaj Jean Theodore Delacour sub nomo International Council for Bird Preservation ("internacia konsilio cele al protektado de birdoj"). Temis pri grupo por premado kiu maluziĝis post la Dua Mondmilito. Ĝi reaktiviĝis en 1983 per nomumo de profesia direktoro kaj ŝanĝis sian nomon en 1993.

Aktuale honora prezidentino estas princino Takamado de Japanio. Lasta prezidentino estis Reĝino Noor de Jordanio.

Birda Vivo Internacie estas oficiala aŭtoritato por Ruĝa Listo de birdoj de IUCN.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]