Birdo de feliĉo
Birdo de feliĉo (ruse Птица счастья) estas tradicia ludilo farita el ligno, de norda Rusio, ĉizita en formo de birdo. Ĝi estis kreita de Pomoroj, nome la loĝantoj de la marbordoj de la Blanka kaj Barenca Maroj. La Birdo de feliĉo estas farita sen gluo aŭ aliaj fiksiloj, ĉizante maldikajn petalojn por flugiloj kaj vosto de la birdo kaj poste uzante specialan metodon por etendi kaj kurbigi ilin, ankaŭ troveblan en aliaj produktoj de nordrusia artmetio. La amuleto estas kutime farita el pino, abio, piceo, aŭ siberia cedro. Ĝi estas pendita ene de domo, gardante la familiajn fajrujon kaj bonfarton.
Lignoĉipsa birdo estas skulptita lignopeco kun maldikaj ondumantaj plumaroj en la flugiloj. La plumaro kaj vosto de ĉi tiuj birdoj estas kutime faritaj el dispecigita pino, tial la birdoj estis nomitaj "lignoĉipsoj". La devena loko de la ligna ludilo en la formo de birdo estas la Arĥangelska regiono. Ĝi estas ankaŭ nomata "Pomor kolombo".[1]
Laŭ legendoj lignoĉipsa birdo alportas multajn profitojn al la domo. Krome, ĉi tiu birdo estas la simbolo de la suno. La birdo estis pendigita en la domo kiel gardisto de la fajrujo kaj bonfarto. Tiuj birdoj kutime pendis en preskaŭ ĉiuj hejmoj de kamparanoj en la angulo de ikonoj, super la manĝoĉambra tablo, kontraŭ la rusa forno aŭ super infana lulilo. Movataj de varma aero, ili rondiris en cirklo.
Legendo pri Birdo de feliĉo
[redakti | redakti fonton]En la fora Nordo en Arĥangelska provinco, vivis ĉasisto. Vintro en la Nordo estas longa kaj malvarma: neĝoŝtormo, blizardo kaj frosto. Ĉi-jare la vintro daŭris longan tempon kaj tute malvarmigis la domon de la ĉasisto kaj lia pli juna filo malsaniĝis. Li restis malsana dum longa tempo, ĝis li fariĝis tre maldika kaj pala; nek kuracistoj nek ŝamanoj povus helpi al li. La ĉasisto ĉagreniĝis. Li kompatis la knabeton. La ĉasisto demandis sian filon: "Kion vi volas?" La knabo flustris mallaŭte: "Mi volas vidi la sunon...". Kaj kie vi povas havi la sunon en la Nordo? La ĉasisto estis perdita en pensoj, hejtis la fornon por varmigi la domon. Sed la fajro ne estas la suno.
Subite la ĉasisto rimarkis lignereton, kiu brilis en la fajro. Rideto lumigis lian vizaĝon; kaj li sciis kiel helpi al sia filo. La ĉasisto laboris la tutan nokton. Li ĉizis birdon el ligno, faris lignoĉipsojn, ornamis ilin per freto. Li pendigis la birdon super la lito de sia filo, kaj la birdo subite venis al vivo: ĝi komencis turniĝi kaj moviĝi en la varma aero kiu venis el la forno. La knabo vekiĝis, ridetis kaj ekkriis: "Nu, jen la suno!"
De tiu tago, la infano komencis resaniĝi rapide. Tial, mirakla povo estis atribuita al la birdo el lignoĉipsoj kaj oni nomis ĝin "Sankta Spirito", la gardisto de la infanoj, la simbolo de familia feliĉo.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bird of Happiness (toy) en la angla Vikipedio.