Birgit Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birgit Fischer
Fischer 2010
Fischer 2010
atleto • kajakisto
kanuado kaj kajakadoatletiko
Nomo Birgit Fischer
Naskiĝo la 25-an de Februaro 1962 en Brandenburg an der Havel,  Orienta Germanio
Medaloj
Olimpikoj

 Orienta Germanio

Oro Moskvo 1980 K-1 500m
Arĝento Seulo 1988 K-1 500m
Oro Seulo 1988 K-2 500m
Oro Seulo 1988 K-4 500m

 Germanio

Arĝento Barcelono 1992 K-4 500m
Oro Barcelono 1992 K-1 500m
Arĝento Atlanta 1996 K-2 500m
Oro Atlanta 1996 K-4 500m
Oro Sidnejo 2000 K-2 500m
Oro Sidnejo 2000 K-4 500m
Arĝento Ateno 2004 K-2 500m
Oro Ateno 2004 K-4 500m
vdr


Birgit FISCHER [birgit fiŝa] (naskiĝis la 25-an de Februaro 1962 en Brandenburg an der Havel, GDR) estas eksa germana kajakisto. Ŝi partoprenis en ses Olimpiaj Ludoj. En tiuj ŝi gajnis ok orajn kaj kvar arĝentajn medalojn inter 1980 kaj 2004. Fischer estas la plej sukcesa germana olimpia sportisto kaj la dua plej sukcesa ina olimpia sportisto. Ŝi ankaŭ gajnis 28 orajn medalojn kaj entute 38 medalojn dum kajakado-kanuadaj mondaj ĉampionumoj de 1978 ĝis 2005.

Ŝia frato Frank Fischer ankaŭ estas eksa sukcesa kajakisto. En 1999 Birgit Fischer sensukcese estis kadidato de la Libera Demokratia Partio por la eŭropaj balotoj.