Saltu al enhavo

Birĝando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birĝando · بيرجند
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco x
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 203 636  (2016) [+]
Loĝdenso 4 758 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 52′ N, 59° 13′ O (mapo)32.86638888888959.221111111111Koordinatoj: 32° 52′ N, 59° 13′ O (mapo) [+]
Alto 1 459 m [+]
Areo 42,8 km² (4 280 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Birĝando · بيرجند (Irano)
Birĝando · بيرجند (Irano)
DEC
Situo de Birĝando · بيرجند

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Birjand [+]
vdr

Birĝando persalingve بیرجند Pri tiu ĉi sono aŭskulti, estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Provinco Suda Ĥorasano en orienta Irano. Birĝando estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.

Panoramo de Birĝando

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Birĝando situas sur altebenaĵo laŭ rivero (kutime seka) en orienta Irano je 780 km de Teherano [1].

La unua mencio okazis en la 13-a jarcento, kiel la plej bela urbo en Ĥorasano. Birĝando longe situis laŭ la Silka vojo. La urba municipo de Birĝando estis kreita en 1928.

Urba panoramo kun la citadelo
Bazaro en Birĝando

Birĝando antaŭe estis centro de la karavanoj; ĝi parte konservis sian komercan pozicion. La loka lano estas bonega kaj la tapiŝoj daŭre estas unu el la plej gravaj manfaraĵoj. Pro proksimeco de Afganio la malpermesita negoco estas la opio kontrabandita al Eŭropo. La pli gravaj agrikulturaj produktoj estas safranoj kaj berberisoj.

En Birĝando la moderna alteduko trovis lokon jam en la meza 19-a jarcento. Nun jam 6 universitatoj funkcias, same 3 akademioj.

Birĝando situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. Jare pluvas po 169 mm. Inter junio-oktobro apenaŭ aŭ neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 17 °C, inter decembro-februaro ofte frostas, inter junio-aŭgusto ofte estas pli, ol 30 °C.

Citadelo de Birĝando

Birĝandon trairas norda-suda ĉefvojo Maŝhado-Ĉahbaharo. La flughaveno ekfunkciis jam 1933 (la tria en Irano).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]