Biskupin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biskupin
arkeologia loko
Lando Pollando vd
Situo Biskupin, Żnin County
Koordinatoj 52° 47′ 18″ N, 17° 44′ 41″ O (mapo)52.78837817.744691Koordinatoj: 52° 47′ 18″ N, 17° 44′ 41″ O (mapo)
Biskupin (Pollando)
Biskupin (Pollando)
DEC
Biskupin
Biskupin
Situo de Biskupin
Map
Biskupin
Parto de Lusatian culture vd
vdr
Rekonstruitaj pordo kaj murego.

Biskupin estas arkeologia kuŝejo kaj natur-granda modelo de fortifikita setlejo de la fino de la Bronzepoko en nord-centra Pollando kiu servas ankaŭ kiel arkeologia subĉiela muzeo. Kiam por la unua fojo oni malkovris ĝin, oni supozis, ke temas pri setlejo de Okcidentaj Slavoj, sed arkeologoj poste konfirmis, ke ĝi apartenas al la grupo Biskupin de la Luzacia kulturo el la 8-a jarcento a.K. La elfosado kaj rekonstruado de la prahistoria setlejo ludis gravan rolon en la historia konscio de Pollando.

La muzeo situas en marĉa duoninsulo en la Lago Biskupin, ĉirkaŭ 90 kilometrojn nordoriente de Poznań kaj 8 km sude de la malgranda urbo Żnin. Ĝi estas divizio de la Nacia Muzeo de Arkeologio en Varsovio.

En la setlejo estis domoj por 10–12 personoj ĉirkaŭitaj de murego el ligno de kverkoj.

Jam en 1933 oni malkovris restojn de la Bronzepoko. Kaj tuj la loko estis konataj de la gravuloj de la tiama Pollando. Post la okupacio fare de Nazia Germanio, la retiriĝontaj germanoj inundis la lokon, sed ironie tio helpis la konservadon de la ligno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Danuta Piotrowska, Biskupin 1933–1996: archaeology, politics and nationalism. Archaeologia Polona 35–36, 1997/98, 255–285, ISSN 0066-5924
  • Józef Kostrzewski "Osada bagienna w Biskupinie w pow. żnińskim", Poznań 1936
  • "Gród prasłowiański w Biskupinie", Poznań 1938,
  • Z. Rajewski "Biskupin – osiedle obronne sprzed 2500 lat", Arkady, Warszawa 1970,
  • Z. Rajewski "Osadnictwo ludności z kulturą łużycką we wczesnym okresie epoki żelaznej w Biskupinie i okolicy" Archeologia Polski, t. II 1958,
  • Z. Rajewski "10 000 lat Biskupina i jego okolic", Warszawa 1965,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

52° 47′ 19″ N 17° 43′ 47″ O / 52.78861 °N, 17.72972 °O / 52.78861; 17.72972 (mapo)