Bismarck-turo (Jena)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bismarck-turo
Bismarck-turo
Bazaj datoj
Arkitekto Wilhelm Kreis vd
Estiĝo 10-a de majo 1906
Malfermo 5-a de julio 1909
Lando Germanio vd
Situo Jena
Situo
Geografia situo 50° 55′ 46″ N, 11° 33′ 34″ O (mapo)50.929411.5595Koordinatoj: 50° 55′ 46″ N, 11° 33′ 34″ O (mapo)
Bismarck-turo (Turingio)
Bismarck-turo (Turingio)
DEC
Bismarck-turo
Bismarck-turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Bismarck-turo
Map
Bismarck-turo
vdr

Impona Bismarck-turo (germane Bismarckturm) staras en Jena, Germanujo, sur la pinto de Tatzend-monto kies alteco estas de 328 metroj. Danke al iniciato de studentoj starigitis ĝi ĝis la 1909-a jaro por honori kancelieron Otto von Bismarck kaj ties viziton de la universitata urbo en 1892.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj ideoj konstrui tiaĵon estis jam en 1899 sed oficiala propono ne venis antaŭ la 20.2.1905. Apogis la turkonstruemajn studentojn konataj urbanoj kiel la zoologo Ernst Haeckel aŭ la eldonisto Gustav Neuenhahn. Formiĝis komitato sub la prezido de ĉefurbestro Gottlieb Heinrich Singer. Multaj el la studentaro sed ankaŭ diversaj societoj kaj individuoj plenigis la sakon de la monkolektantoj kaj finfine kolektitis 43 miloj da markoj. Planis la turon arĥitekto Wilhelm Kreis kiu respondicis pri pli ol 50 Bismarck-turoj. Kreis gajnis en 1899 per la skizo Götterdämmerung konkurson organizitan fare de la Germana studentaro kun la celo trovi la vere plej idealan realigon de bismarckturidealo. La rezulton oni sume 47 fojoj efektivigis, ekz. ankaŭ en Gera kaj Eisenach. Sed en Jena la municipanoj kontraŭis tiun ĉi solvon komisionte Kreis, krei tute individuan turon nur por Jena. Elfaras oni la novan planon sub la gvidado de municipa konstruestro Oskar Bandtlow. Meto de fundamenta ŝtono estis en la 10.5.1906 kaj inaŭguro solena okazis en la 5.7.1909. Ĝi anstataŭigis posteulan konstruaĵon, artefaritan turruinon nome Fort Malakow. Dum GDR-tempo la turo alinomiĝis en 1953 je Porjunulara turo (Turm der Jugend) ricevonte sian originan nomon post Turniĝo.[1]

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Temas pri 21 metrojn alta ronda turo el kalkŝtonaj kvadroj. Ĝin konsistigas malsupra konstruaĵo kun alteco de kvar metroj kaj diametro de 14 metroj. Pli supre komenciĝas la turo en la pli konkreta senco kun diametro de 10,9 metroj. La stilo memorigas onin je la maŭzoleo de Teodoriko la Granda en Raveno - modelo kiu kopiitis ĉe la malmultajn jarojn poste farita turo en Szczecin. Ĉirkaŭas la malsupran parton rondpromenejo de 18 kolonoj havante balkonon belvidejan. La sume tri etaĝoj kronatas de kupolo el kontraŭfortoj sur kiuj sidas ŝtonaj agloj. La pilastrorondirejo servas kiel dua belvidejo en alteco de 15 metroj. La aglojn kreis la konata lokulo skulptista Otto Späte (1852–1925). Turpinte troviĝis estis fajropelvo en kiu dum specialaj memortagoj ekbrulis fajro de asfalto kaj ligno. La bonega situo ĉiukaze garantiis vidon ankaŭ de malproksime.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2007 restis la turo fermata kaj ebligis nur eksteran admiriĝon. Ĝenerale ĝi estas en solida kaj bona stato. Post 1990 faritis diversaj etaj restaŭradlaboroj. Tiam oni enmetis fenestrojn al ĉiuj truoj. La amikara societo Berggesellschaft Forsthaus e.V. volonte uzas la turon por diversaj eventoj kaj malfermis ĝin pro interesiĝantoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Traugott Keßler: Kulturdenkmale in Jena, Jena 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bismarckturm (Jena) en la germana Vikipedio.