Bjangbjang-nudeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bjangbjang-nudeloj.

Bjangbjang-nudeloj (ĉine: tradicia 𰻞𰻞麵, simpligita 𰻝𰻝面, pinjino Biángbiángmiàn) estas tipo de nudeloj el kuirarto de provinco Ŝenŝjio, Ĉinio. La nudeloj, konsiderataj unu el la "Ok kuriozaĵoj de Ŝenŝjio" (陕西八大怪), estas dikaj kaj krudoj remen-similaj nudeloj. Antaŭe malbone konataj kaj konsiderataj kruda manĝaĵo de laboristoj de Ŝjiano, bjangbjang-nudeloj atingis sufiĉan popularecon kaj iĝis interreta memeo lastatempe, aparte pro la nekutime komplika ideogramo uzata en la nomo de la kuiraĵo.[1] La ideogramo, uzata nur en la nomo de tiu ĉi manĝaĵo, havas verŝajne onomatopean signifon kaj estas skribita en tradicia ĉina ortografio per 58 strekoj.

La nudeloj[redakti | redakti fonton]

La nudeloj estas dikaj kaj longaj, kaj dum plejparto de ilia ekzisto ili estis konsiderataj loka popola manĝaĵo de Ŝjiano. Ilin plejparte priparis laboristoj kiuj ne havis tempon por kuiri pli fajnajn kaj elegantajn nudelojn kaj kuiristoj en malmultekostaj ŝjianaj rapidmanĝejoj. En la lastaj jaroj ili disvastiĝis en aliajn partojn de Ĉinio, je ne malgranda parto pro interreta memeeco de ilia nomo kaj intereso pri la esotera ideogramo uzata en ĝi por vorto biáng. La vorto biáng estas onomatopea, onikrede ĝi prezentas la sonon de nudela pasto falanta al metala tabulo dum kuiro.[1]

La ideogramo[redakti | redakti fonton]

Usona kantisto kaj ĉina TV-stelulo Slater Rhea (ĉine 帅德) skribas ideogramon biáng kaj parolas pri ĝi en ŝjiana televido.

Kvankam ekzistas multaj variantoj de ideogramo biáng, la plej vaste akceptata estas skribata per 58 strekoj en tradicia formo kaj per 42 strekoj en simpligita formo. Ĝi estas unu el la plej komplikaj ĉinaj ideogramoj nun uzataj,[2] kaj ĝi estas tre obskura kaj ne trovebla en plejparto de modernaj vortaroj, nek en la malnovaj kiel Kangxi-Vortaro.

La strukturo de la ideogramo estas jena. En la centro estas la radikalo (paroli; 7 strekoj). En ambaŭ flankoj de ĝi estas radikaloj (eta; 2 × 3 strekoj). Sub ĝi estas (ĉevalo; 10 strekoj) kun (kreski; 2 × 8 strekoj) ĉe ambaŭ flankoj de ĝi. Tiun ĉi centran blokon ĉirkaŭas: (luno; 4 strekoj) maldekstre, (koro; 4 strekoj) sube, kaj (tranĉilo; 2 strekoj) dekstre. Ĉio tio ĉi estas siavice ĉirkaŭigita per la dua nivelo de radikaloj: (groto; 5 strekoj) supre, kaj (iri; 4 strekoj) ĉirkaŭante la maldekstran kaj la malsupran partojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 The Chinese noodle dish whose name doesn't exist (angle). Alirita 10 May 2022.
  2. . What is the Most Complex Chinese Character? (2013-05-15). Alirita 2016-06-14.