Blanka Insulo
White Island / Whakaari | |||
---|---|---|---|
La kraterlago de White Island
| |||
vulkaninsulo | |||
Alteco | 321 m | ||
Situo | Bay of Plenty, Nordinsulo, Nov-Zelando | ||
Geografia situo | 37° 31′ S, 177° 11′ O (mapo)-37.516666666667177.18333333333Koordinatoj: 37° 31′ S, 177° 11′ O (mapo) | ||
| |||
Speco | Stratovulkano | ||
Laste erupciis | 9-a de decembro 2019, 14:11 loka tempo UTC+13 NZDT | ||
Plej facila montgrimpo | Helikopterflugo, boata veturo | ||
Rimarko | Ununura insulvulkano de Nov-Zelando | ||
Blanka Insulo (maorie Whakaari, angle White island) estas kaj stratovulkano kaj vulkaninsulo, nome unu el la plej konataj vulkanoj de Nov-Zelando, kaj situas je la plata nordflanko de la Nordinsulo.
La alteco de tiu vulkaninsulo estas 321 metroj super marnivelo, kaj la tuta alteco el la vulkanbazo estas proksimume 1600 metroj. La pejzaĝo memorigas al tiu de la Luno aŭ Marso kaj estas kalkulata kiel unu el la plej bonaj turismaj allogaĵoj de Nov-Zelando.
Ekde proksimume la ŝanĝiĝo de la 19-a al la 20-a jarcento sur la insulo oni elfosis sulfuron. En 1914 ĉiuj 10 ministoj mortis pro vulkan-erupcio. La elfosado de sulfuro kelkajn jarojn poste rekomenciĝis, sed komence de la 1930-aj jaroj definitive haltis. La restaĵoj de la konstruaĵetoj kun instalaĵoj kiuj rememoras al tiu tempo ankoraŭ videblas en angulo de la insulo.
La vulkano ankoraŭ estas aktiva: regule okazas tertremoj kaj kelkfoje ankaŭ erupcioj. Je la 9-a de decembro 2019 okazis erupcio ĉe kio deknaŭ homoj mortis kaj dudekkvin vundiĝis.
La surpaŝo de la insulo estas per severaj sekurecpostuloj ligata: oni rajtas surpaŝi la insulon nur sub akompano de specialaj gvidistoj kaj estas deviga porti sekureckaskon (subitaj eksplodoj) kaj kontraŭgasmaskon (ekstrema odoro de sulfuro). La ĉeestanta kraterlago varias dum la daŭro de la tempo regule tiel en nivelo kiel en koloro de la akvo.
La vulkanaj aktivecoj de la insulo kontinue estas observataj fare de vulkanologoj, interalie per kameraoj, sismografoj kaj magnetometroj.
Krom la vulkana insulo mem, ankaŭ la vivo en la akvo estas tre speciala, pro la alta akvotemperaturo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Rando de la kratero 1 minuton antaŭ la erupcio en 2019. Meze de la bildo videblas piedirantaj vizitantoj.
-
Erupcio de la vulkano la 9-an de Decembro 2019, 9 minutojn post komenco