Blanka substanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La blanka substanco (aŭ blanka materio) estas parto de la centra nerva sistemo komponita de nervaj fibroj mjelinigitaj (kovritaj de mjelino).[1] La nervaj fibroj enhavas ĉefe multajn aksonojn (aksono estas la parto de la neŭrono kiu zorgas por la transmitado de informaro al alia nervoĉelo). La nomita griza substanco, male estas komponita de "somaoj" kaj neŭronaj korpoj, al kiuj mankas mjelino, kaj rilata ĉefe al la procezado de la informado. La blanka materio, kiu delonge estis komprenata kiel pasiva histo, sed aktive funkcias por kiel lernas kaj funkcias la cerbo. Dum la griza materio estas asocia ĉefe kun la procezado kaj la sciaro, la blanka materio modulas la distribuadon de la agad-kapabloj, funkciante kiel transmitilo kunordigante la komunikadon inter la diferencaj regionoj de la cerbo.[2]

En la encefalo la blanka substanco estas distribuita en la interno, dum la encefala kortekso kaj la nukleoj de la ĉeloj de la ekstero estas komponitaj de grizaj substancoj. Tiu distribuado ŝanĝiĝas en la mjelo, kie la griza substanco estas en la centro kaj la blanka substanco en la ekstero aŭ periferio.[1][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Richard W. Hill kaj Gordon A. Wyse, Fisiología Animal eldonejo Médica Panamericana, 2006, alirita en 2023-03-03, ISBN = 978-84-7903-990-5
  2. Fields, Douglas, White Matter en Scientific American, marto 2008, vol. 298, numero 3, pp. 54-61. doi=10.1038/scientificamerican0308-54
  3. Diccionario de enfermería Editorial Complutense, 2001, alirita en 2023-03-03 ISBN = 978-84-7491-602-7



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sustancia blanca en la hispana Vikipedio.