Blankventra arbopigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankventra arbopigo
Blankventra arbopigo
Blankventra arbopigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Dendrocitta
Specio: D. leucogastra
Dendrocitta leucogastra
(Gould, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankventra arbopigo (Dendrocitta leucogastra) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn, kiu estas endemismo de la arbaroj de suda Barato.

Aspekto

Ĉe Thattekad, Kerala, Barato.

Kiel sugestas la nomoj de la specio, kaj komuna nomo kaj scienca nomo D. leucogastra, kie devenas el la greka “leŭko” (blanka) kaj “gastra” (ventro), la plej karaktera eco de la specio estas la tre blanka ventro, krom alia tre blanka parto en nuko kaj malantaŭa kapo, kiuj ege kontrastas kun malhelaj partoj nome brunaj kaj nigraj, pli precize, nigraj vizaĝo, kiel ĉe multaj specioj de la genro, gorĝoj kaj supra brusto, flugiloj kun blanka meza makulo kaj vosto ĉefe sube, dum la dorso kaj subpugo estas brunaj. Ankaŭ okuloj, beko kaj gamboj estas nigraj.

Blanko de kapo kaj korpo separas ĝin el la samgenra Ruĝeca arbopigo. Tiu specio korme troviĝas plej ofte en pli densaj arbaroj kaj estas malpli asocia kun homoj ol la Ruĝeca arbopigo.[1]

Alvokoj

Tiu specio estas ofte vidata kapklinanta kaj mallevante siajn flugiloj dumvoĉe. Kelkaj ekzempleroj alvenas al unu arbo kaj alvokas repite dum la antaŭmusona reprodukta sezono (Aprilo-Majo). La nesto estas platformo de bastonetoj en mezgranda arbo. La ino demetas tri ovojn grizajn kun verdaj kaj grizaj makuletoj.[2]

Ĝi asocias en aroj kun aliaj specioj ekzemple kun Granda klikvosta dikruro.[1]

Distribuado

Ĝi troviĝas en la arbaroj de Okcidentaj Ghatoj sude de Goa.[3] Vidaĵo el Erimalai ĉe Dharmapuri markas la orientan limon de la specio en suda Barato.[4] Oni vidis en Surat Dangs kaj sudorientaj Ghatoj de Andhra Pradesh dum vidaĵon de centra Barato oni ne certigis.[1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Rasmussen, PC & JC Anderton (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Smithsonian Institution & Lynx Edicions. p. 596
  2. Hume, A O (1889) The Nests and Eggs of Indian Birds. p. 22
  3. Daniels, R J Ranjit, NV Joshi & Madhav Gadgil (1992) On the relationship between bird and woody plant species diversity in the Uttara Kannada district of south India. Proc. Natl. Acad. Sci. 89:5311-5315 PDF
  4. Daniels, R.J.R. Newsletter for Birdwatchers 37(5):80-81