Ruĝeca arbopigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca arbopigo
Ruĝeca arbopigo
Ruĝeca arbopigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Dendrocitta
Specio: D. vagabunda
Dendrocitta vagabunda
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝeca arbopigo (Dendrocitta vagabunda) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn.

Ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Ĝi estas iom pli malgranda ol la Eŭropa pigo (Pica pica) kaj havas pli mallongajn kaj rondoformajn flugilojn kaj proporcie pli longan voston. La beko estas pli mallonga kaj dika kaj iomete subenkurba, kaj la gamboj estas pli mallongaj. La kapo, kolo kaj brusto estas tre ardezgrizaj kaj foje iom brunecaj. La subaj partoj kaj la dorso estas ruĝoranĝaj (ĉefe sube) aŭ ruĝecbrunaj (ĉefe supre) kun blankaj flugiljkovriloj kaj nigraj unuarangaj flugilplumoj, kiuj videblas ripoze kiel rimarkinda flanka blanka strio super nigra fono. La vosto estas helblugrizeca kun dika nigra fina strio. La beko, gamboj kaj piedoj estas nigraj. Ĝenerale estas ruĝeca birdo (kio nomigas la specion) kun nigreca kapo, kiel la rilata samgenrano nome Griza arbopigo; ambaŭ nomoj konvenus same, sed la Griza arbopigo havas pli helan ventron, dum tiu ĉi estas pli ruĝoranĝa kaj krome havas la menciitan rimarkindan blankan markon en flugiloj, kiu nuancigas la ĝeneralan grizecon.

La teritorio de tiu specio estas tre granda, el Barato supre al Himalajo, kaj sudorienten kiel larĝa strio al Birmo, Laoso kaj Tajlando in malferma arbaro de arbustoj, plantejoj kaj ĝardenoj.

Tiu estas tipa arbema specio kiu manĝas preskau komplete en arboj fruktojn, senvertebrulojn, etajn reptiliojn kaj ovojn kaj birdidojn; oni konas, ke ili ankaŭ prenas viandon el ĵusaj kadavraĵoj. Ili estas tre lertaj dum la serĉado de manĝaĵoj, saltetante kaj grimpante tra la branĉaro kaj foje veturas en etaj miksitaj aroj kun nerilataj specioj kiel dikruredojtimaliedoj.

La neston ili konstruas en arboj kaj arbustoj kaj kutime estas tre profundaj. La ino demetas kutime 3-5 ovojn.

Tiu specio havas varion de alvokoj, sed unu el la plej komuna estas iu aŭdata kia bubu-link kun alia vario de akraj alvokoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bildaro[redakti | redakti fonton]